Plena Ilustrita Vortaro baldaŭ en la reto!?

Plena Ilustrita VortaroUnu el la plej famaj E-verkoj de lastaj jardekoj certe estas “Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto“, mallonge PIV. La organizo Edukado@Interreto (E@I) kunlabore kun Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) intencas krei retan kaj senpagan version de la fama PIV – Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Por tiu celo estis jam subskribita kontrakto, laŭ kiu E@I kreos la retejon kaj SAT disponigos la enhavon – la elektronikan version de la fama vortaro.

E@I nun lanĉas donac-kampanjon por kolekti bezonatan sumon 10.000 EUR. Se vi opinias la retan PIV subteninda iniciato, ni petas vin helpi ĝin konstrui. Kaze de sukcesa kampanjo la retejo aperos jam ĉi-jare. Pri la aktuala stato de donacoj ni ĝisdate informados en la retejo kaj sendante retmesaĝojn al donacintoj.

Vidi ĉiujn detalojn pri la projekto kaj sekvi ties evolun vi povas ĉe la oficiala paĝo de la projekto: http://vortaro.net.

10 thoughts on “Plena Ilustrita Vortaro baldaŭ en la reto!?

  1. Se tiu projekto estu daŭre uzebla ankaŭ estontece, oni devas krei ĝin kiel datumbazo. Tio povus ebligi aplikaĵojn por ekz. poŝtelefonoj kaj ege modernigi la uzadon de vortaroj kaj pretere ankaŭ la lingvon.

  2. Jes, ĝuste tio estas la plano kaj unu el defioj de E@I por la proksima estonto.

  3. Stultaĵo. Nun ekzistas jam la reta vortaro, (http://www.reta-vortaro.de), – multlingva, kaj de la komenco elpensata por la interreto. Plie, ĝi ne kostis 10.000 eŭroj.

    Teruras min kiomofte oni petas monon de mi por reinventi la radon 😉

  4. Ĉu ie okazas pli vigla kaj detala diskuto pri la maniero, en kiu oni enretigu PIV-on? Kaj kiel oni kalkulis la sumon EUR 10.000?

  5. Bonaj demandoj, Edmundo. Kiel ekzakte oni kalkulis la sumon EUR 10.000? Se homoj komprenus tion, eble pli multaj volus kontribui monon. Estus ankaŭ bone, se estus pli da informoj pri la progreso de tiu ĉi projekto.

  6. La projekto malmulte ja progresas, ĉar eĉ duono de la sumo ne estas kolektita ankoraŭ. Do la aferoj nun estas en la planfazo, kiam estas planataj la detaloj, ellaborataj la strukturoj, testataj diversaj manieroj por ciferecigo ks. La projekton oni komencos aktive realigi, kiam estos almenaŭ 70-80% de la sumo. La sumon oni kalkulis tute same kiel oni ja kutime kalkulas. Unue oni provas kalkuli bezonatan tempon por la tuta laboro kaj poste provas konverti tion al mono. En la sumon eniras plurmonata laboro de kelkaj personoj kaj la jenaj labor-kampoj: administrado, programado, aspektigo, ciferecigo, provlegado, ceteraj kostoj (librotenado, diversaj elspezoj kaj neantaŭviditaj kostoj ktp) kaj kompreneble impostoj.

  7. Tre baldaŭ en la oficiala paĝaro de la vortaro aperos kelkaj informoj pri tio.

Comments are closed.