Plirapidigu vian retumadon kun la aldonaĵo BarTab

Publikigita Junio 17, 2010 de Katjo

Ĉu ankaŭ vi kutimas teni dekojn da folioj en samtempe malfermitaj? Ĉu ankaŭ vi timas restartigi la retfoliumilon, ĉar reŝarĝado de ĉiuj folioj daŭras tiom longe? Se vi respondis jese, certe interesos vin jena aldonaĵo por la retfoliumilo .

Kiam estas en la retumilo tro multaj folioj samtempe malfermitaj, povas okazi, ke la retumilo “manĝos” eĉ la tutan ĉefmemoron. Tion vi povas eviti kun la nova aldonaĵo BarTab. Post ĝia instalo retpaĝoj sur malfermitaj, sed neuzataj folioj ŝanĝos sian konduton.

Ekzemple vi havas malfermitajn 10 paĝojn, do 10 foliojn. Post aldono de 9 el ili iĝos neaktivaj, ili manĝos neniom da ĉefmemoro, kvazaŭ ili estus en la stato “about:blank”. Ankaŭ ilia aspekto ŝanĝiĝos - la supraj partoj de la folioj iĝos pli helaj.

Per klako sur iu ajn folio vi povas denove aktivigi ĝin, per dekstra klako kaj la elekto de “Unload”, eventuale “Unload Other Tabs” vi povas malaktivigi tiun folion, aŭ ĉiujn aliajn. Eblas elekti ankaŭ ke la retumilo tenu ĉiujn foliojn el la difinita retejo aktivaj.

Eblas ankaŭ grupigi aktivajn foliojn kaj ordigi ilin laŭ tio, kiel ofte vi uzas ilin (la tempon eblas agordi en sekundoj, minutoj, horoj aŭ tagoj).

ATENTON! Malaktivigo de iu folio povas kaŭzi, ke vi perdas la tutan enhavon, kiun vi entajpis en formularojn, diskutojn, mesaĝojn ktp. Kaj speciala atentigo por ĉiuj, kiuj kontribuas al ĉi tiu blogo - jes, ankaŭ via nefinpretigita artikolo malaperos >:(

La aldonaĵo estas publikigata sub la sama permesilo kiel mem: Mozilla Public License, versio 1.1.

fonto: addons.mozilla.org

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

Enskribi komenton

*
Por pruvi, ke vi estas viva persono, ne spam-roboto, entajpu la sekurkodon, kiun vi vidas en la bildo. Alklaku ci tie por generi novan kodon.
Kontraŭspama bildo