Plirapidigu vian retumadon kun la aldonaĵo BarTab

Ĉu ankaŭ vi kutimas teni dekojn da folioj en Firefox samtempe malfermitaj? Ĉu ankaŭ vi timas restartigi la retfoliumilon, ĉar reŝarĝado de ĉiuj folioj daŭras tiom longe? Se vi respondis jese, certe interesos vin jena aldonaĵo por la retfoliumilo Firefox.

Kiam estas en la retumilo tro multaj folioj samtempe malfermitaj, povas okazi, ke la retumilo “manĝos” eĉ la tutan ĉefmemoron. Tion vi povas eviti kun la nova aldonaĵo BarTab. Post ĝia instalo retpaĝoj sur malfermitaj, sed neuzataj folioj ŝanĝos sian konduton.

Ekzemple vi havas malfermitajn 10 paĝojn, do 10 foliojn. Post aldono de BarTab 9 el ili iĝos neaktivaj, ili manĝos neniom da ĉefmemoro, kvazaŭ ili estus en la stato “about:blank”. Ankaŭ ilia aspekto ŝanĝiĝos – la supraj partoj de la folioj iĝos pli helaj.

Per klako sur iu ajn folio vi povas denove aktivigi ĝin, per dekstra klako kaj la elekto de “Unload”, eventuale “Unload Other Tabs” vi povas malaktivigi tiun folion, aŭ ĉiujn aliajn. Eblas elekti ankaŭ ke la retumilo tenu ĉiujn foliojn el la difinita retejo aktivaj.

Eblas ankaŭ grupigi aktivajn foliojn kaj ordigi ilin laŭ tio, kiel ofte vi uzas ilin (la tempon eblas agordi en sekundoj, minutoj, horoj aŭ tagoj).

ATENTON! Malaktivigo de iu folio povas kaŭzi, ke vi perdas la tutan enhavon, kiun vi entajpis en formularojn, diskutojn, mesaĝojn ktp. Kaj speciala atentigo por ĉiuj, kiuj kontribuas al ĉi tiu blogo – jes, ankaŭ via nefinpretigita artikolo malaperos >:(

La aldonaĵo BarTab estas publikigata sub la sama permesilo kiel Firefox mem: Mozilla Public License, versio 1.1.

fonto: addons.mozilla.org