Guglo trairis al nova indekso, serĉrezultoj estos pli aktualaj

Pasintsemajne la kompanio Guglo anoncis, ke finiĝis enkonduko de la nova sistemo de indeksado Caffeine. La ĉefa ŝanĝo estas, ke aktualeco de serĉrezultoj plialtiĝis kaj ke publikitaj informoj aperas en serĉrezultoj multe pli rapide ol antaŭe. La kompanio anoncis, ke la serĉrezultoj estos je 50% pli aktualaj.

Ĝis nun Guglo havis la interreton kaj la indekson dividitan en kelkajn tavolojn, ĉiu el ili ĝisdatiĝis per alia rapideco. Refreŝigo de la ĉefa tavolo daŭris kelkajn semajnojn. En la tempo, kiam oni bezonis ĝisdatigi unu tavolon, necesis analizi la tutan reton. La nova sistemo baziĝas sur analizado de malgrandaj partoj de la reto kaj la indekso estas ĝisdatigata intertempe. Novaj informoj aperos en ĝi jam sekundojn post kiam robotoj trovos ilin.

La nova sistemo ankaŭ ebligas pligrandigi la indekson. La datumbazo Caffeine havas cent mil terabajtojn, ĉiutage centoj da terabajtoj aldoniĝas. Ĉiun sekundon la nova sistemo de indeksado prilaboras centmilojn da retpaĝoj.

fonto: googleblog.blogspot.com