Anonima retumado – kaŝu viajn privatajn datumojn!

La interreto tute ne estas tiel anonima, kiel ofte ŝajnas al ni. Ĉiuj niaj aktivaĵoj estas facile sekveblaj (kaj ni nekonscie malkovras sufiĉe multe da informoj pri ni) danke al nia unika signo – IP-adreso. Tamen ekzistas pluraj ebloj, kiel igi nian retumadon pli-malpli anonima (en pasinteco ni jam tuŝis ĉi tiun temon en la artikolo pri amasigado de datumoj fare de Guglo kaj en la mencio pri Scroogle). Hodiaŭ ni ofertas al vi pliajn eblojn, kiel protekti siajn privatajn datumojn kaj resti anonima en la interreto. Kvankam preskaŭ ĉiuj menciotaj iloj estas senpagaj, vi pagas por la anonimeco per bedaŭrinde sufiĉe malrapidigita retumado.

La reĝimo Privata retumado en Firefox

Retaj foliumiloj uzas privatajn datumojn por plibonigi vian komforton ĉe uzado de interreto. Via retumilo povas memori la retpaĝon, kiun vi antaŭe vizitis, aŭ salutnomon kaj pasvorton por via ŝatata retpaĝo – tiaj informoj estas markitaj kiel privataj datumoj.

Tamen foje vi ne volas, ke aliaj uzantoj de via komputilo havu aliron al ĉi tiuj informoj. Ekz. se vi uzas unu komputilon kune kun amiko aŭ familiano, eble vi ne deziras, ke li/ŝi vidu, kiujn retpaĝojn vi vizitis aŭ kiujn dosierojn vi elŝutis.

Firefox ekde 3.5 ofertas al ni lanĉi la reĝimon “Privata retumado”, kiu ebligas al ni retumadi sen konservado de iuj ajn datumoj pri tio, kiujn retpaĝojn ni vizitis.

Kion la reĝimo ne konservas:
– vizititajn retpaĝojn
– serĉitajn frazojn aŭ tekstojn metitajn en formularojn
– pasvortojn
– liston de elŝutitaj dosieroj
– kuketojn
– kaŝmemoron

Pliaj informoj ĉi tie.

La retumilo Tor

Tor (The Onion Router) estas nuntempe la plej populara anonimiga reto en la mondo. Parto de la projekto estas ankaŭ la pakaĵo Tor Browser, kiu enhavas preskaŭ ĉion necesan por anonima retumado.

El la paĝaro elŝutu la pakaĵon, eblas elekti el pluraj lingvoj. Subtenata estas unuavice Vindozo, tamen jam aperis ankaŭ beta-versio por Linukso.

Tor ekzistas ankaŭ kiel aldonaĵo por Firefox – Torbutton.

Tor kaŭzas ĉefe ŝanĝiĝon de via IP-adreso. Kontroli, ĉu via adreso estas vere ŝanĝita (do ke la anonimigilo funkcias), eblas ekz. per jena paĝo. Post ĉiu refreŝigo de la paĝaro via IP-adreso devas esti ŝanĝita, via vera adreso restu kaŝita.

OperaTor

OperaTor estas modifita versio de la retumilo Opera, ĝi enhavas pliajn komponentojn por oferti al uzanto la kiel eble plej grandan sekurecon kaj anonimecon dum retumado.

Ĉi tiun porteblan version de Opera eblas lanĉi el porteblaj durdiskoj ankaŭ memorbastonetoj sen neceso de instalado. La aplikaĵo ne postlasas en komputilo spurojn pri vizititaj retpaĝoj kaj alia enhavo. Ĝi enhavas la programojn Tor (The Onion Router) kaj Priwoxy (retan prokurilon), kiuj certigas anonimecon dum retumado – okazas filtrado de transportataj datumoj, IP-adreso ŝanĝiĝas ktp.

Tamen, ĉe jenaj komponentoj la programo ne ofertas anonimecon:
– Ĝavo
– integrita Bittorrent (samtavola dosierdivida protokolo)
– integritaj retpoŝt-kliento kaj IRC-kliento

Lockfox

Pagenda, preskaŭ 5 dolarojn monate, eblas senpage elprovi ĝin. Ĝi ekzistas en du formoj:

1. kiel retumilo por Vindozo
por elŝuti ĉi tie
2. kiel Firefox-aldonaĵo
por elŝuti ĉi tie

Ekzistas versioj por Vindozo, Makintoŝo, ankaŭ por Linukso.

Chod.sk

Origine ĝi estas mallongigilo de tro longaj URL-adresoj, eluzata ekz. ĉe publikigado de ligiloj en Twitter. Tio funkcias ankaŭ por pluraj adresoj samtempe. Tamen la retejo ofertas plurajn interesajn funkciojn – kreon de ligilo protektita per pasvorto, aŭ anonimigilon. Pri kio ĉi tie temas?

Certe vi scias, ke kiam vi publikigas ligilon al iu paĝaro, ĝia administranto povas ekscii, el kiu retpaĝo la ligilo devenas. Sed kion fari, se vi volas publikigi iun ajn ligilon, tamen vi mem deziras resti anonima?

La solvo estas facila: antaŭ tiun adreson aldonu http://chod.sk/ (eventuale http://chod.sk/na/) kaj vi restas anonima, ekz. por diversaj statistik-servoj. La administranto vidos en statistikoj nur la adreson chod.sk, via paĝaro restos kaŝita.

ekz.
normala ligilo:

    http://lernu.net

anonimiga ligilo:

    http://chod.sk/http://lernu.net
    http://chod.sk/na/lernu.net

Anonymouse.org

Mirinda paĝaro! Ĉu vi scias, kion ĉion pri via komputilo vi malkovras dum uzado de la interreto? Per jena paĝaro vi povas ekscii kaj eĉ eviti tion: klaku unue sur la butonon “Your Calling Card without  Anonymouse” kaj vidu, kiujn informojn vi malkovras. Poste klaku sur la apudan “Your Calling Card with Anonymouse” kaj rigardu, kiel la informo ŝanĝiĝis.

Kiel fari, ke vi liveru nur la anonymouse-datumojn? Simple por retumado uzu la serĉbreton de Anonymouse kaj viaj veraj datumoj restos kaŝitaj.

La paĝaro havas ankaŭ aliajn funkciojn, kiel ekz. anonima retpoŝt-sendado. Simple enmetu la retpoŝt-adreson, al kiu vi volas sendi mesaĝon, plenigu temon kaj la mesaĝon mem, kaj poste klaku sur “Send Anonymously”. La mesaĝo estos forsendita el portempa, hazarde generita retpoŝt-adreso.

10-minuta retpoŝt-adreso

Simile funkcias ankaŭ la servo 10MinuteMail, la retejo estas eĉ en Esperanto! Via adreso funkcios nur por dek minutoj.

Simile:
http://www.mailinator.com/ – vi mem elpensas la adreson. Ĝi estos tamen alirebla por ĉiuj, kiuj konas ĝian ĝustan nomon.
http://www.meltmail.com/ – aktiva protekto kontraŭ spamo estas kreo de nova retpoŝt-adreso, kiu estos portempe alidirektita en vian ĉefan keston. Vi povas elekti, ĉu la nova adreso funkciu 3, 6, 12 aŭ 24 horojn. Krom vi neniu havos aliron al via poŝto.
http://www.getonemail.com/ – la retejo tuj generas por vi adreson. Kaj la adreso validos ĝis tiam, kiam vi fermas la fenestron de via retumilo.

Ĉi tiuj utilaj servoj ofertas al ni vere efikan protekton kontraŭ la spamo.

ATENTIGO: jenajn servojn oni ne rajtas uzi por kontraŭleĝaj celoj, krimfaroj kaj aliaj celoj, kiuj malobeas la leĝojn de la lando, el kiu konektiĝas la uzanto. La uzado ne malobeu regulojn de retiketo kaj la servoj estas primare destinitaj por libera kaj anonima retumado.

Fontoj: support.mozilla.com, torproject.org, addons.mozilla.org, archetwist.com, ip-adress.com, lockfox.com, chod.sk, anonymouse.org, 10minutemail.com, mailinator.com, meltmail.com, getonemail.com