Traduku realan mondon helpe de Google Goggles

Vojaĝado en alian landon povas esti belega travivaĵo. Tamen, povas esti malfacile plene ĝui la travivaĵon, se vi ne konas lokan lingvon. Ekzemple jam nura legado de manĝokarto povas iĝi malagrable problema afero. Tial Guglo alportas al vojaĝantoj novan utilan funkcion. Por ĝi ne estu problemo traduki ekz. alilingvajn surskribojn sur informtabeloj, afiŝoj aŭ en manĝokartoj.

La funkcio estas je dispono en nova versio de la aplikaĵo Google Goggles 1.1, kies tasko estas kunigi fotilon de poŝtelefono kun interreto. La servo estas disponebla en aparatoj kun Android en la versio 1.6. Ĝis nun la servo Google Goggles ebligis ekz. rekoni fotojn de konstruaĵoj, librojn, artaĵojn, kontaktinformojn, logotipojn ktp.

Kiel ĝi funkcias

Uzanto fotas ekz. la menciitan manĝokarton. Poste li markas la areon kun la tradukenda teksto.

Se Goggles rekonas la tekston sur la foto, ĝi ofertos tuj eblon traduki. La uzanto elektos fonto- kaj cellingvon kaj la aplikaĵo tradukos ĝin.

Nuntempe la aplikaĵo subtenas nur malmultajn lingvojn (la anglan, francan, italan, germanan kaj hispanan lingvojn), tamen Guglo planas iom post iom aldonadi pliajn.

fonto: googlemobile.blogspot.com, google.com