Guglo komencis ordigi paĝarojn ankaŭ laŭ ilia rapideco

Nuntempe estas serĉrezultoj ordigitaj jam ankaŭ laŭ sia rapideco. La pli granda rapideco kompare kun aliaj serĉrezultoj ŝovigas la paĝaron kompreneble supren, la malpli granda rapideco povas kaŭzi, ke via paĝaro aperos pli sube.

La kompanio anoncis tion vendrede: “Same kiel niaj uzantoj, ankaŭ ni trovas rapidecon grava, tio estas kialo, kial ni decidis konsideri en ordigado de paĝaroj ankaŭ ilian rapidecon.” En la anonco Guglo proponas al retejestroj kelkajn senpagajn ilojn, kiujn ili povas uzi por ekscii, kiel rapida estas ilia paĝaro (ekz. la Firefox/Firebug-aldonaĵo Page Speed).

Rapideco havas kompreneble malpli grandan gravecon ol relevanteco. Laŭ la kompanio ĝi nuntempe ŝanĝas ordon de serĉrezultoj nur ĉe unu procento de serĉadoj.

La konsiderado de rapideco validas nuntempe nur por serĉado en google.com, en unuopaj allokigitaj versioj ankoraŭ ne.

Fonto: googlewebmastercentral.blogspot.com