Ecofont ŝparas inkon, sed ne vian monon

La kompanio Ecofont, kiu en la jaro 2008 publikigis la samnoman tiparon, kiu ŝparas farbopulvoron aŭ inkon por printiloj, nun preparas programon kun la sama nomo. La programo ŝparu inkon dum printado de iu ajn tiparo.

La tiparo Ecofont estas kreita el Vera Sans. Ĝi ŝparas danke al etaj truetoj en literoj de la tiparo, kiuj ĉe printado de teksto en etaj grandecoj estas preskaŭ ne videblaj, tamen ili tre malgrandigas printitan areon.

La nova programo baziĝas sur la sama pincipo, tamen ĝi kapablas fari truetojn en iun ajn tiparon. Ĝi aperu ĝis junio ĉijare, unue kiel aldonaĵo por Microsoft Office kaj Outlook, do uzanto povos printi kun truetoj en literoj dokumentojn kaj retpoŝtmesaĝojn.

Laŭ siaj kreintoj ĝi ŝparu ĝis 25% da plenigaĵo de printilo (depende de tiparo kaj grandeco de literoj). Truetoj aperos en tiparoj kun la maksimuma grandeco 11.

Teksto en Ecofont en normala grandeco kaj 8-foje pligrandigita

La tiparo Ecofont estis ankoraŭ senpaga, tamen por la programo ni devos pagi. Trijara uzado de unu(!) elektita tiparo kostos 15 eŭrojn. Dua kaj sekvaj tiparoj estos laŭ la kompanio malpli multekostaj.

Do povas okazi, ke kiom ni ŝparos ĉe inko, tiom ni pagos al la kompanio por povi uzi la programon mem.

La tiparon vi povas elŝuti ĉi tie. Ekzemplan dokumenton vidu ĉi tie.