Facebook - pligrandigo de fotoj je 42%

Publikigita Marto 12, 2010 de Katjo

La socia reto pligrandigis la maksimuman grandecon de alŝutitaj fotoj. Ĝis nun ĝi aŭtomate malgrandigadis la fotojn tiel, ke ilia pli longa flanko havu 604 rastrumerojn, tamen nun estas la limigo jam 720 rastrumeroj. Do la entuta areo de foto kreskos je 42 %.

La ŝanĝo tamen koncernas nur novajn fotojn, la antaŭe alŝutitaj aperos plu sen iu ŝanĝiĝo. Laŭ statistikoj de ĉi tiu socia reto ĝiaj datumbazoj kreskas ĉiumonate je 3 miliardoj da fotoj, ĉiumonate estas kunhavigataj 5 miliardoj da ligiloj, notoj, fotoalbumoj ktp. kaj kreataj 3,5 milionoj da eventoj.

Se vi deziras vidi plurajn statistikojn de , vizitu jenan paĝon.

Jen por komparo ekrankopio de dufoje kun la sama foto - alŝutita antaŭ kaj post la ŝanĝo:

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

2 komentoj por “Facebook - pligrandigo de fotoj je 42%”

  1. blahma skribis:

    Atentu ke ne temas pri nova “limdato”, sed “limo”, eventuale “limigo”. Ĝi ja estas neniu tempa indiko, do ne “dato”. Se jam, do maksimume “datumo”, kio tamen estas superflua. Katjo, verŝajne vi jam tro intense organizas/partoprenas esperanto-aranĝojn, ke ĉie vidas nur limdatojn ;-) Bonvolu korekti tion en la teksto. Dankon!

  2. Katjo skribis:

    fakte jes, vi pravas. sed… kiam ni jam babilas pri “limdatoj”, ne forgesu ĉiuj aliĝi al la Tutslovakia Renkontiĝo, la unua LIMDATO proksimiĝas! :P

Enskribi komenton

*
Por pruvi, ke vi estas viva persono, ne spam-roboto, entajpu la sekurkodon, kiun vi vidas en la bildo. Alklaku ci tie por generi novan kodon.
Kontraŭspama bildo