Teknologio navigas islamanojn al Mekao

Irana firmao ZikrOnline prezentis en la ekspozicio CeBIT malmultekostan poŝaparaton Haĝo, kiu helpas al islamanoj dum la pilgrimaĵo al Mekao. Kaj speciala MP3-ludilo de la sama firmao scias doni tradukon de la Korano en 26 lingvaj versioj. Sufiĉas elekti kiun ĉapitron vi volas, kaj vi povas eklerni la araban. Mankas indiko ĉu inter la 26 tradukoj ĉeestas esperanto.

La simpla elektronika skatoleto posedas kelkajn bildajn butonojn. La islamano premas iun ĉiufoje, kiam li volas plenumi iun taskon el tiuj, kiuj survoje al Mekao farendas. En la kapaŭskultiloj li tiam aŭdos la preĝon kiun li ripetadu. La eta elektronika helpilo grandas kaj pezas ne pli ol pakaĵo da ludkartoj.


“Ĝi estas tre malmultekosta, por ke ĉiu pilgrimo ĝin povu aĉeti,” diris dum la foiro al redaktantoj de Technet.cz reprezentanto de la firmao Samy Khadem-Al-Cherieh. En Germanio oni vendos la Haĝo-maŝinon kontraŭ 15 eŭroj. En Arabio la prezo onidire estos ankoraŭ multe malpli alta.

La ordo de la butonoj korespondas kun la ordo de la ritualaj taskoj, tiel ke eĉ komencanta pilgrimo ne povas erari. La bildetoj sur la butonoj demonstras la unuopajn taskojn kaj post premo de ĉiu el ili eksonas en la kapaŭskultiloj la ĝusta preĝo el la Korano.

Dum la dektaga marŝo devas la pilgrimo interalie rituale puriĝi, sepfoje ĉirkaŭiri la Kaabon, simbole ŝtonmortigi Satanon kaj doni al Dio bestan oferon. La butonon kun bildeto de ŝafo la reprezentanto de la firmao lakone komentis dirante “…kaj poste vi mortigos ŝafon”.

La Haĝo-maŝino ĉerpas energion el tri AAA-piloj kaj tiuj senprobleme sufiĉas por la tuta pilgrimaĵo. Sur flanko de la ilo estas butonoj por reguli la laŭtecon, per klipo sur la dorso eblas ĝin facile fiksi sur la pilgrimvestaĵo, kaj per elektronika kompaso la pilgrimo ĉiam povas eltrovi la direkton al Mekao.

Zikr 2: Pli ol simpla Koran-aŭdigilo

La elektronika Korano aspektas kiel plej malmultekosta MP3-ludilo, sed ene de la skatolo situas tre kapabla programo. Por elektita urbo (en la datumbazo estas 3.200 urboj) ĝi scias kalkuli la ĝustajn tempojn por unuopaj preĝoj. Dum vi el la integrita laŭtparolilo aŭ la kapaŭskultiloj aŭskultas legaĵon en la araba, sur la ekrano ruliĝas traduko en elektita lingvo. Sufiĉas elekti la ĉapitron, unu el la tridek plej konatoj imamoj kaj la lingvon, en kiu vi volas la kantatan prezenton de la Korano aŭdi. Ankaŭ eblas aŭskulti komentarion pri la Korano (en la angla lingvo). Aldone per la ilo eblas ankaŭ foti (2-megapiksela fotilo) kaj el la 4-gigabitoka SD-karto ankaŭ aŭdigi ajnan alian muzikdosieron en formato MP3, WMA aŭ MP4 (3GP).

ligiloj: Haĝo-maŝino, Elektronika Korano
fonto: technet.idnes.cz