Jam 192 milionoj da domajnoj registritaj

Fine de la jaro 2009 estis en la reto registritaj – komune en ĉiuj domajnoj de la plej alta nivelo – 192 milionoj da domajnoj de la dua nivelo, informis la kompanio VeriSign, administranto de la domajnoj .com kaj .net.

Se ni jenan nombron komparas kun la fino de la jaro 2008, ĝi kreskis je proksimume 15 milionoj da domajnoj, do oni supozas, ke la limon 200 milionoj oni venkos jam ĉijare.

La nombro de la domajnoj .com kaj .net estas kune 96,7 milionoj.

Interesa estas ankaŭ la fakto, ke la 15-an de marto 2010 pasos 25 jaroj ekde la registriĝo de la unua .com domajno symbolics.com.

Do… kion aldoni? Vi ja certe konas la ŝercon:
Anonco en gazeto: “Mi vendos la tutan interreton, registritan sur 100 000 000 DVD-oj. Sen porno sur 2.”