Skiff Reader - nova maldika legilo de e-libroj kaj gazetoj

Publikigita Januaro 11, 2010 de Katjo

Sur CES-foirego de Las Vegas aperis nova anstataŭanto de libroj kaj gazetoj - elektronika legilo . Kvankam ĝi havas diagonalon 292,1 mm, dikeco estas nur 6,8 mm. Anstataŭ normala ekrano estis uzita tuŝ-elektronikpapero kun distingivo 1200 x 1600 rastrumeroj. Ĉar jena speco estas fama per sia malalta energikonsumo, persistu eĉ unu semajnon da uzado kaj foliumado de centoj da paĝoj.

Grandeco de la aparato estas 228,6 mm x 279,4 mm, tamen pezo de ĉi tiu “plataĵo” ne estas pli multe ol duonkilogramo, precize 498 g.

Je dispono estas ankaŭ akceptado de datumoj per 3G-reto, Wi-fi kaj USB, integrita memoro 4 GB, ĝi havas kartingon por kartoj SDHC kaj integritan laŭtparolilon kun konektilo por kapaŭskultiloj.

Kiam ĝi estos aĉetebla, oni ankoraŭ ne scias. Same ĝia prezo ankoraŭ ne estas konata.

360-gradan trarigardon de la legilo vi trovas sur oficiala paĝaro.

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

Enskribi komenton

*
Por pruvi, ke vi estas viva persono, ne spam-roboto, entajpu la sekurkodon, kiun vi vidas en la bildo. Alklaku ci tie por generi novan kodon.
Kontraŭspama bildo