Laŭ germana registaro Guglo iĝas grandega monopolo

Publikigita Januaro 11, 2010 de Katjo

Laŭ germana justicministrino Sabine Leutheusser-Schnarrenberger iĝas “grandega monopolo” simila al Microsoft. Se la firmao ne plialtigos transparentecon, Germanio eble devos jure reagi al la situacio.

Ŝi timas, ke akiras pli kaj pli grandan povon kaj stokas tro multe da informoj pri germanaj loĝantoj per siaj aplikaĵoj Google Earth kaj Google Books. “Nuntempa trendo gvidas al kreo de grandega monopolo simila al Microsoft,” diris la ministrino.

“Mia celo ne estas malpermesi ion. Mi volas nur pli grandan transparentecon kaj ĉefe tion, ke uzantoj sciu, kio okazas kun iliaj datumoj,” diras ŝi. Laŭ ŝi en ĉi tiu kampo necesas ankoraŭ multajn aferojn plibonigi. “Se tio ne okazos baldaŭ, Germanio eble devos eksolvi la aferojn.”

Tamen laŭ ĝia agado baziĝas ĝuste sur transparenteco kaj la firmao regule alportas novajn plibonigojn.

Sed ankaŭ estas interese: Eble vi aŭdis pri tio, ke en decembro kreis novan subkompanion Google Energy, kiu sekve petis pri permesilo por komercado kun elektroenergio. La permesilo ebligos al en Usono aĉeti kaj vendi elektroenergion kun la samaj ebloj, kiujn havas distribuaj kompanioj.

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

3 komentoj por “Laŭ germana registaro Guglo iĝas grandega monopolo”

  1. Paŭlo skribis:

    La familia nomo de nia ministrino fakte estas “Leutheusser-Schnarrenberger” (ĉar ŝi estis edzino de iu sinjoro Schnarrenberger, kaj alprenis ties nomon kiel duonon de sia.)

    Sed ĉi-foje ŝi pravas, laŭ mi, la datumkolektado de Guglo iĝas danĝere.

  2. Katjo skribis:

    dankon, korektita

  3. slavik skribis:

    » fakte estas “Leutheusser-Schnarrenberger”

    Iom huligana demando al Paŭlo: kiel vi sukcesas memori tiajn familinomojn?
    Aŭ ĉu ĝi ion „signifas“ en la germana, faciligante memorigon?

Enskribi komenton

*
Por pruvi, ke vi estas viva persono, ne spam-roboto, entajpu la sekurkodon, kiun vi vidas en la bildo. Alklaku ci tie por generi novan kodon.
Kontraŭspama bildo