Legilo de e-libroj Que proReader

En ekspozicio CES 2010 (Consumer Electronics Show), kiu okazis inter la 7-a kaj 10-a de januaro en Las Vegas, aperis ne nur la legilo Skiff Reader. Kompanio Plastic Logic prezentis novan legilon de e-libroj Que proReader, kiu estas la unua aparato de konsuma elektroniko, kiu uzas organikajn transistorojn.

La organikaj transistoroj estas parto de nigra-blanka tuŝ-elektronikpapero kun diagonalo 27 cm, integrita en Que, kiun produktis kompanio E-Ink. La organikaj transistoroj povas esti produktataj ĉe multe malpli alta temperaturo ol kutimaj siliciaj transistoroj. La ekrano, kiu estis uzita por Que, konsistas el miliono da organikaj transistoroj kaj estas fleksebla, danke al tio preskaŭ nerompebla, tamen troviĝas en firma plasta ingo.

La aparato kapablas aperigi e-librojn en diversaj dosierformoj (GIF, JPEG, PNG, BMP, ePub, TXT), dokumentojn PDF kaj ĝi subtenas ankaŭ dosierformojn de aplikaĵoj el la pakaĵo Microsoft Office. La legilo aperigas grafeojn kaj tabelojn en sufiĉe bona kvalito, do ĝi konvenas por uzantoj el entreprena sfero.

Ĝia grandeco estas 21,6 x 27,9 x 0,85 cm, pezo duonkilogramo.

La firmao prezentis du modelojn de la legilo (ili estos aĉeteblaj ekde aprilo 2010):
1. kun 4 GB da integrita memoro, Wi-Fi; prezo 649 dolaroj
2. kun 8 GB da integrita memoro, Wi-Fi kaj 3G; prezo 799 dolaroj. Ĝi povus laŭdire konservi eĉ 75 000 dokumentojn.

Vidu ankaŭ detalajn priskribojn de la unua kaj dua modeloj, aŭ 360-gradan trarigardon (klaku sur “360°” en dekstra menuo).

fonto: que.com