Google Docs ebligos konservadon de iu ajn datumtipo

La kompanio Guglo aldonos en sian retan pakaĵon Google Docs funkcion por konservado de iu ajn datumtipo.

La funkcio estu pubikita dum sekvaj semajnoj kaj por hejmaj uzantoj, kaj por firmaoj. Uzantoj rajtos konservi ĉiujn siajn gravajn datumojn en unusola loko, kiu fakte estos alirebla de ie ajn. La datumojn oni povos kunhavigi al aliaj uzantoj kaj per tio pli bone kunlabori unu kun la alia.

Laŭ la kompanio temas pri natura evoluo de la pakaĵo Google Docs, sed ne temas pri la ofte pridiskutata servo G-drive, kiu baldaŭ ankaŭ aperu. Vijay Bangaru, produkta manaĝero de Google Docs, aldonas: “El flanko de uzantoj ne temas pri virtuala unuo, sed pri kliento, kiu helpos al uzantoj sinkronigi iliajn datumojn al nia “nubo” (rim. de trad.: angle cloud).”

Sed tio ne signifas, ke la uzantoj povos redakti enrete ĉiujn datumojn, kiel hodiaŭ PDF, MS Office kaj dosierformojn de Guglo. “Bedaŭrinde ne eblas skribi retajn redaktilojn por iu ajn dosierformo,” diras Bangaru. Tiukaze estas la datumoj alireblaj kaj kunhavigeblaj, sed por redakti ilin oni devas elŝuti ilin en komputilon.

Maksimuma grandeco de unuopaj dosieroj estas 250 MB. Al uzantoj de memstara pakaĵo Google Docs estos je dispono 1 GB da spaco, kontraŭ 0,25 dolaro por jaro eblos aĉeti pluan 1 GB.

Kvankam ĝis nun ne eblas per unu klako kunhavigi datumojn al retpaĝoj de triaj flankoj, ekz. al Facebook, la firmao solvas ĉi tiun aferon kaj planas investi en datumcentrojn, danke al kiuj ĝi povus pli facile oferti al uzantoj la funkcion.

2 thoughts on “Google Docs ebligos konservadon de iu ajn datumtipo

  1. “Uzantoj rajtos konservi ĉiujn siajn gravajn datumojn en unusola loko…”

    … kaj ĉiujn konfiditajn en la manojn de la mondpotenca Google. Ĝuste tion mi plej timas!

  2. Tiun servon mi jam longe atendis, fakte unurigarde al Google Docs mi pensi ke temas pri tiu servo…
    Sed kiel jam skribis Marek, ankaŭ mi timas pri Google, …. sed daŭre uzadas…

Comments are closed.