OpenStreetMap – liberaj mapoj de mondo

OpenStreetMap estas libera kunlabora projekto, kies celo estas kreado de liberaj geografiaj kartoj (mapoj) de la mondo, ekzemple aŭtaj kaj biciklaj mapoj ktp.

Laŭ Viki-paĝoj (eo) de la projekto ĉi tiu ilo naskiĝis kiel reakcio pri fakto, ke preskaŭ ĉiuj supozataj liberaj mapoj havas leĝajn aŭ teknikajn restriktojn, kiuj malhelpas al ni uzi la datumojn kreative, produktive aŭ noveme.

Por krei karton redaktantoj uzas ĉefe datumojn akiritajn per GPS-sistemo, kiuj estas sekve kontrolataj kaj redaktataj. Ĝi baziĝas sur kolektiva kunlaboro kaj malfermitkoda ideo. Kunlabori aŭ alimaniere subteni la projekton povas iu ajn. Eĉ tiu, kiu ne posedas GPS-navigilon, povas helpi, sufiĉas bonaj konoj de tereno kaj JOSM.

La projekton fondis Steve Coast el Britio en julio 2004. En aprilo 2006 OSM ektransfomiĝis al fondaĵo. “Fondaĵo OpenStreetMap estas internacia neprofita organizo, kies intenco estas subteni kreadon, prilaboradon kaj disvastigadon de liberaj geografiaj datumoj kaj liveri la daumojn al iu ajn persono, kiu interesiĝas pri ilia uzado kaj kunhavigado.”

La datumoj kaj bildoj estas disponeblaj laŭ la permesilo CC by-sa 2.0 aŭ permesilo, kiu kongruas kun ĝi. Datumoj, kiuj malobeas jenan kondiĉon, devas esti forviŝitaj, same kiel ĉiuj ŝanĝoj, kiuj iamaniere rilatas al ili. Do atentu pri datumoj, kiujn vi enmetas.


Kvankam temas pri kreado de mapoj de tuta mondo, ĉefa strebado okazas en Francio, Skandinavio, sur insulo Man kaj en Britio.

La mapoj estas 2D, ne aperas alto super marnivelo kaj nivellinioj.

En la jaro 2006 Yahoo! permesis al OSM uzi ĝiajn fotografaĵojn de la tersupraĵo (kvankam ne mapojn) por akiri informojn pri proksimumaj pozicioj de objektoj.

En 2007 Automotive Navigation Data donacis siajn datumojn pri la stratoj de Nederlando.

En lasta tempo nombro de registritaj redaktistoj sufiĉe rapide kreskas – dum en marto 2009 estis la nombro 100 000, nun la nombro duobliĝis.

La unuan Esperant-lingvan mapon vidu ĉi tie.