GodMode – ĉu kaŝita funkcio en Vindozo?

En Vindozo 7 kaj Vista estis malkovrita funkcio GodMode (“Dia reĝimo”) – ĝi ebligas al vi ŝanĝi ĉiujn agordojn de Agordilaro el unusola loko.

Sufiĉas krei ie novan dosierujon kaj nomi ĝin tiel:
GodMode.{ED7BA470-8E54-465E-825C-99712043E01C}

Anstataŭ “GodMode” vi tamen povas uzi iun ajn nomon (sed kompreneble ĝi ne enhavu specialajn signojn / : * ? “ < > | ). Interna nomo de la fukcio estas “All tasks”.

La kreita dosierujo ekhavos bildsimbolon de Agordilaro kaj kiam vi malfermas ĝin, ĝi enhavas ĉiujn agordojn, kiujn ebligas Agordilaro de via operaciumo.

Kelkaj uzantoj proponas provi ankaŭ aliajn GUID (Globally Unique Identifier) anstataŭ tiu supre menciita. Ekzemple (fonto):

{00C6D95F-329C-409a-81D7-C46C66EA7F33}
{0142e4d0-fb7a-11dc-ba4a-000ffe7ab428}
{025A5937-A6BE-4686-A844-36FE4BEC8B6D}
{05d7b0f4-2121-4eff-bf6b-ed3f69b894d9}
{1206F5F1-0569-412C-8FEC-3204630DFB70}
{15eae92e-f17a-4431-9f28-805e482dafd4}
{17cd9488-1228-4b2f-88ce-4298e93e0966}
{1D2680C9-0E2A-469d-B787-065558BC7D43}
{1FA9085F-25A2-489B-85D4-86326EEDCD87}
{208D2C60-3AEA-1069-A2D7-08002B30309D}
{20D04FE0-3AEA-1069-A2D8-08002B30309D}
{2227A280-3AEA-1069-A2DE-08002B30309D}
{241D7C96-F8BF-4F85-B01F-E2B043341A4B}
{4026492F-2F69-46B8-B9BF-5654FC07E423}
{62D8ED13-C9D0-4CE8-A914-47DD628FB1B0}
{78F3955E-3B90-4184-BD14-5397C15F1EFC}

La afero lanĉis sufiĉe viglan (kaj ofte amuzan :)) diskuton kunigitan kun komparado de propraj spertoj de uzantoj kun la funkcio. Kelkaj asertas, ke ĝi funkcias nur en 32-bita versio, laŭdire ĝi en 64-bita versio kaŭzas falon de tuta sistemo.

Laŭ iu alia jena eblo ekzistis en ĉiu versio de Vindozo, en la sepa estas la maniero nur pli simpla.

En alia paĝaro ni povas legi, ke ĝi estas senutilaĵo, ke la agordoj ne estas pli trarigardeblaj ol en Agordilaro, sed tute male.

Sekva uzanto provas konvinki homojn, ke ili trairu al Ubuntu – kaj ili ne plu bezonos tiajn senutilaĵojn kiel GodMode.

Unu kompatindulo plendas, ke li provis fari tion sub 64-bita Vista kaj la sistemo falis (nu, eta konsilo por li – UTFG…). Sur alia komputilo tio laŭdire kaŭzis, ke Explorer ree kaj ree restartas – “proksimume dufoje por sekundo”…

Pli multe pri principo de la funkcio legu ĉi tie (en).

One thought on “GodMode – ĉu kaŝita funkcio en Vindozo?

  1. Iun similan kodon mi iam uzis en Vindozo 95 por ekhavi la erojn de la sistemkonfiguroj ene de la start-menuo, por pli rapida atingo. Do, la principo de nomi dosierujojn kun tiuj ID-oj tute ne estas nova, nur eble aldoniĝis iu funkcio tie.

Comments are closed.