Adobe manĝas la ĉapelojn de e-libroj

La ĉapelojn restarigis la programo Calibre.Kiam mi legis la entuziasman recenzon de Gerrit Berveling, mi ekemis tuj posedi la novan romanon de Trevor Steele. Do, mi esploris la eblecon mendi ĝin kiel e-libron ĉe la eldonejo FEL. Je mia miro montriĝis, ke la provlibro de FEL en la formato epub en mia legilo aperis… sen esperantaj supersignoj! Strange, ĉar ĝis nun mi havis neniajn problemojn pri esperantaj, svedaj aŭ rusaj literoj en mia legilo.

Kiel evidentiĝis post iom da esplorado, la problemo pri malaperantaj supersignoj en la formato epub ne temas pri la legoaparato mem, sed pri la programaro ADE (Adobe Digital Editions), kies kernon multaj librolegiloj, ankaŭ la mia, nun uzas por montri epub-dokumentojn. Espereble la programaro baldaŭ evoluos. Intertempe la problemon oni povas ĉirkaŭiri, se oni en taŭga maniero produktas la epub-dokumenton, pakante kun ĝi la bezonatan tiparon. Tion jam sukcesis montri La Ondo de Esperanto per siaj unuaj provlibroj.

Unu granda misaĵo en la nuna evolustadio de e-libroj temas pri la kopiprotektaj programoj, angle mallongigataj DRM (digital rights management). Granda problemo estas la monopolemo de Amazon, kiu malpermesas ke ĝia kopiprotekta sistemo por la formato Mobipocket estu instalita en aparato, kie estas instalita ajna alia kopiprotekta sistemo!

La rezulto ne iĝas, kiel Amazon eble deziris, ke Mobipocket forpuŝas aliajn formatojn, sed male, ke epub nun forpuŝas Mobipocket. Eble bone… se ekzistus norma solvo de kopiprotektado por epub. Sed ĝi ne ekzistas – anstataŭe Adobe disvastigas sian propran kopiprotektan sistemon por epub, kaj tiu sistemo funkcias nur per la legilo de Adobe, kiu siavice ankoraŭ ne bone komprenas esperantajn literojn!

Feliĉe la epub-libroj de FEL (ankoraŭ?) ne estas protektitaj per la DRM-ilo de Adobe, do eblas ilin malfermi ekzemple en la utilega programo Calibre, kaj konverti ilin al dezirata formato. Sekve mi nun, nur kelkajn horojn post kiam mi vidis la recenzon, jam legas la romanon de Trevor Steele en la formato fb2, kaj tio bele funkcias en mia legilo, krom unu problemo: bedaŭrinde la piednotoj aperas fine de la libro, ne piede de ĉiu paĝo kiel devus esti – sed mi ĉiukaze ne emas tro okupiĝi pri piednotoj kiam mi legas romanon, do ne tro gravas.

Dum ni atendas la tutmondiĝon de la programaro de Adobe, eble ni mem kontribuu al la tutmondiĝo de Calibre, partoprenante en ĝia esperantigo.

(Aperis unue ĉe kniivila.net)

One thought on “Adobe manĝas la ĉapelojn de e-libroj

  1. Intertempe FEL liveras siajn e-librojn kun enkorpigitaj unikodaj tiparoj. Tiel la cimo en la Adobe-legiloj ne plu videblas.

Comments are closed.