Ĉinoj eldonis linuksan distribucion, kiu aspektas kiel Windows XP

Je la 24-a de decembro ĉina kompanio Rain Forest Wind eldonis novan linuksan distribucion Ylmf OS. Rimarkinde estas, ke ĝi strebas aspekti kiel operaciumo Windows XP. Malgraŭ tio vere temas pri distribucio de Linukso, baze de Ubuntu 9.10, kun ĉina interfaco.

Eĉ al ĝia oficiala retejo gvidas adreso xp.com.

La operaciumo enhavas programon Wine por lanĉi Vindozo-aplikaĵojn, Unrar por malkompaktigi RAR-arkivojn kaj ChmSee por trarigardi Chm-dosierojn, krom ili ankaŭ Firefox, OpenOffice 3.1, Pidgin, FileZilla, Claws, SMPlayer kaj aliajn.

Fonto: ylmf.org, dsl.sk

One thought on “Ĉinoj eldonis linuksan distribucion, kiu aspektas kiel Windows XP

Comments are closed.