Adobe korektos la gravan sekurecan eraron en Reader nur januare

Antaŭ kelkaj tagoj oni malkovris sekurecan eraron en Adobe Acrobat Reader. Tiu eraro ebligas per nura malfermo de PDF-dosiero lanĉi iun ajn kodon. Tiaj eraroj estas malkovrataj ĉiutage en programoj, tamen kutime oni korektas ilin ankoraŭ antaŭ publikigo. Adobe kondutas alimaniere kaj korekton de ĉi tiu eraro ĝi lasas por kutima trimonata eldono, konkrete por la 12-a januaro 2010. Similajn erarojn ni povas trovi ankaŭ en aliaj programoj, sed bedaŭrinde ĝuste tiu de Adobe estas sufiĉe multe pridiskutata. Por uzantoj de Vindozo, Linukso kaj Makintoŝo estis eldonita instrukcio, kiel malpermesi la difektitan funkcion.

fonto: root.cz