Tekokomputileto kontraŭ 99 dolaroj

La kompanio CherryPal, kiu akiris atenton de publiko jam pasintjare, per sia persona komputilo kun konsumo 2 W, prezentis ĉi-semajne tekokomputileton CherryPal Africa kun prezo 99 dolaroj.

La tekokomputileto havas sufiĉe malgrandan rendimenton, kion konfesas ankaŭ ĝia produktanto mem kaj li indikas ĝin “malgranda, malrapida, sufiĉa”. Laŭ la kompanio ĝi sufiĉu por retumado kaj estu utila ĉefe por tiuj klientoj, kiuj ne havas monon por povi aĉeti kelkcentdolaran tekokomputilon.

Estis uzita 400 MHz-procesoro, laŭ haveblaj informoj kun arkitekturo ARM. La tekokomputileto disponas pri 256 MB da labormemoro kaj 2 GB da fulmomemoro, je dispono estas SD/MMC-kartingo subtenanta kartojn kun maksimuma kapacito 8 GB.

Ekrano havas grandecon 7″, kun ekrandistingivo 800 x 480, je dispono estas integritaj laŭtparoliloj kaj mikrofono.

Konektiĝi eblas per 100 Mbps Ethernet kaj WiFi 802.11 b/g. Du USB-pordoj servas por konektigo de muso, event. ekstera klavaro, ni havas je dispono ankaŭ unu USB 2.0-pordon.

1800 mAh baterio ebligas laŭ la produktanto 4-horan persiston. La tekokomputileto pezas 1.2 kg kaj havas grandecon 21.4 cm x 14.2 cm x 3 cm.

Subtenataj operaciumoj estas Linukso kaj Windows CE. Oni povas mendi ĝin per cherrypal.com.

fonto: dsl.sk