Al uzantoj de IE estos devige ofertita elekto el alternativaj retfoliumiloj

Eŭropa Komisiono definitive aprobis la proponon de Microsoft (post ĝia prilaboro laŭ rimarkoj de kreantoj de konkurencaj retfoliumiloj), laŭ kiu Microsoft devige ofertos al uzantoj en EU, kiuj nuntempe uzas Internet Explorer en Windows XP aŭ en pli novaj versioj, eblon elekti el oferto de la plej disvastiĝintaj retumiloj laŭ deziro.

Eŭropa Komisiono samtempe ĉesigas proceson kontraŭ Microsoft pro misuzado de superrega pozicio sur merkato kun Vindozo per integrado de Internet Explorer en ĉi tiun operaciumon.

Tio estis anoncita en gazetara komuniko de Eŭropa Komisiono. La deviga individua elekto de retumilo kompensu konkurencan malavantaĝon de aliaj retfoliumiloj, kiun kaŭzis la ĝisnuna integrado de IE en Vindozon.

Al uzantoj de ekzistantaj instaloj de Vindozo estos la elekto ofertita post instalo de aplikaĵo per ĝisdatigoj integritaj en Vindozo. Do la elekto ne estos ofertita al tiuj uzantoj, kiuj tute malpermesis la aŭtomatan ĝisdatigadon.

En la oferto troviĝos 12 la plej uzataj retumiloj, kiuj aperos horizontale unu apud la alia, post aperigo de la elekto videblos 5 la plej uzataj, ordigitaj laŭ hazarda ordo.

Pri la plej uzataj retumiloj oni decidos laŭ statistikoj de ilia kvoto, kiujn ellaboras ComScore, NetApplications kaj StatCounter. Nuntempe troviĝos inter 5 la plej uzataj retumiloj Internet Explorer, Mozilla Firefox, Apple Safari, Google Chrome kaj Opera.

fonto: dsl.sk