Iom nekutimaj domajnoj ;)

Proksimume antaŭ jaro kaj duono la slovaka retejo pocitace.sme.sk publikigis interesan artikolon:

Ĉu vi pensas, ke vere nenio plu surprizos vin en la mondo de interretaj domajnoj? Ĉu nek la adresoj, kiujn vi povas tajpi nur kun grandaj malfacilaĵoj? Ĉiam ekzistas ankaŭ interesiĝantoj pri domajnoj, kies nomoj ĉerpas el grafikaj unikodo-simboloj.

Jenaj domajnoj ne funkcias en ĉiu retumilo, sed certe posedas iom da originaleco:

* ankoraŭ nefinpretigita retejo por virinoj: www.♀.com
* aĉetu la plej viran domajnon: www.♂.com
* “koraj aferoj”: www.♥.com
* protektu vian aŭtoran rajton: www.©.com
* ĉion kun rideto: www.☺.com
* hejmpaĝo de Daniel Früh: www.♫.com
* se omego, do omego: www.Ω.com

En diskuto ni trovas kelkajn spertojn de uzantoj – ĉu ilia retumilo sukcesis aperigi la paĝarojn aŭ ne. Kelkaj el ili sukcesis – per Opera aŭ IE7. Sed unu uzanto sukcesis ankaŭ helpe de Firefox:

“Ili funkcias ankaŭ per Firefox, sed oni devas tajpi ilin en ĝusta formo. La ridetulon ekzemple oni tajpas tiel: http://www.xn--74h.com/”

Hm, sed problemo estas, ke kiam mi hodiaŭ provis tion, ne aperis retpaĝo “www.☺.com”, sed hejmpaĝo de Daniel Früh, laŭ la artikolo do www.♫.com. La artikolo estas verŝajne iom fuŝita traduko de jena artikolo. El tiu ni ekscias, ke ambaŭ adresoj apartenas al hejmpaĝo de Daniel Früh. Kaj kelkaj domajnoj en la slovaka listo kompare kun la angla eĉ mankas.

ĉi tie troviĝas listo de similaj domajnoj ankaŭ kun ilia “transskribo”.

Kaj ĉu al vi funkcias jenaj domajnoj? Kiajn spertoj vi havas? Ĉu vi konas aliajn “nekutimajn” domajno-nomojn?

One thought on “Iom nekutimaj domajnoj ;)

  1. En la pli aktuala Firefox 3.0.15 ankaŭ funkcias tiuj domajnoj – Firefox aŭtomate transigas ilin al la “xn--“-formo, kaj ankaŭ montras tiun en la adresolinio. (Same kiel nuntempa Opera, fakte.)

    Tiuj unu kaj duona jaro estas grandega tempo por Interreto, do mi ne mirus se nun iu el la paĝoj montras ion alian ol antaŭ tiom da tempo. (Estas la sama paĝaro kiel frueh.net, früh.net, früh.com.)

    Paŭlo

Comments are closed.