Domajnojn .eu eblas nomi jam en ĉiuj lingvoj de EU

Foto: Stock.XCHNG

La organizoj, firmaoj kaj civitanoj, kiuj eluzas nomojn de retejoj finiĝantajn per .eu jam povas registri iliajn nomojn en ĉiuj 23 oficialaj lingvoj de EU. Jenan ŝanĝon ebligis novaj reguloj de EU, kiujn EK aprobis ĉijare en junio.

“Internaciitaj nomoj de domajnoj (IDN-domajnoj) finiĝantaj per .eu, kio estas nia eŭropa domajno de la plej alta nivelo, estas granda paŝo al vere globala kaj samtempe loka interreto,” diris pri la ŝanĝo eŭropa komisiito por informa socio Viviane Reding.

La internaciitaj nomoj de domajnoj estas tiuj nomoj, kiuj ehvavas ankaŭ aliajn signojn krom 26 literoj de latina alfabeto ekde A ĝis Z, numeroj ekde 0 ĝis 9 kaj haltostreko. Civitanoj kaj entreprenoj rajtos registri por si domajnojn ankaŭ en aliaj alfabetoj ol la latina, kio necesas por greka kaj bulgara lingvoj.

“Multaj interret-uzantoj devenos el tiuj landoj, en kiuj plimulto da lingvoj ne uzas literojn de la latina skribsistemo, kaj ili kompreneble volos uzadi sian propran skribon,” diris Viviane Reding.

fonto: pocitace.sme.sk

(tradukis: Katjo)

2 thoughts on “Domajnojn .eu eblas nomi jam en ĉiuj lingvoj de EU

  1. En la teksto “Viviane Redingová” estu “Viviane Reding”.

    Ve al senatenta transprenado de antaŭe nacilingvigitaj personaj nomoj! 🙂

  2. ops, dankon por atentigo 🙂
    mi tute forgesis forigi la slovakan finaĵon de virinaj familinomoj. ĝi estas jam korektita.

Comments are closed.