Klavaro por Gmail

La 4-an de decembro 2009 estis lanĉita vendado de interesa USB-klavareto por uzantoj de interreta interfaco de Gmail, Gboard.

La klavareto estos utila ĉefe por tiuj uzantoj, kiuj deziras pli rapide regi Gmail-n helpe de subtenataj klavkombinoj, sed pro diversaj kialoj ili ankoraŭ ne lernis ilin.

Ĉe pli intensa uzado de Gmail kaj pli multaj legataj kaj sendataj retpoŝtmesaĝoj eblas labori helpe de la klavaro multe pli rapide kaj pli efike ol per muso.

La klavareto subtenas 19 ofte uzatajn klavkombinojn per 19 klavoj, sur kiuj troviĝas bildeto kaj ankaŭ surskribo, indikantaj koncernitan funkcion.

Gboard estas kutima miniklavareto, kiu forsendas koncernitajn klavkombinoj, kiujn Gmail subtenas. Inter ili troviĝas ekzemple moviĝo al malpli nova konversacio, arkivado de la mesaĝo ktp.

Produktanto ne mencias inter ĝiaj ecoj eblon ŝanĝi agordojn de la klavaro. Risko estas tial ankaŭ ŝanĝo de klavkombinoj en Gmail. Tamen tiu ankoraŭ dum ekzisto de Gmail ne okazis kaj verŝajne en estonteco ne okazos.

Grandeco de la klavaro estas 12.3 cm x 8.8 cm x 9 mm kaj prezo estas 20 dolaroj.

fonto: dsl.sk