Guglo alportas pli precizan serĉadon

en angla versio la funkcioj aperas

La kompanio Guglo publikigis novan ilon Serĉ-ebloj, kiu ebligas filtri serĉ-rezultojn tiel, por ke ĝi pli kaj pli proksimiĝu al bezonoj de uzantoj. Danke al jena aplikaĵo eblas pliprecizigi serĉadon surbaze de kelkaj kriterioj: speco de informo, tempa vidpunkto kaj formo de prezento.

En serĉilon Guglo sufiĉas entajpi vorton kaj sur paĝo de rezultoj (maldekstre supre) aperos funkcio “vidi serĉeblojn” (rim. de trad.: ne funkcias nuntempe por Esperanto… kiam mi havas Guglon en Esperanto, tiu funkcio ne aperas). Post alklako aperas unuopaj kategorioj. Tuj vi havas kelkajn eblojn por mallarĝigi kaj precizigi serĉadon.

Uzantoj povas elekti el jenaj kategorioj:

·    Speco de rezultoj
o    ĉiuj rezultoj
o    sukategorioj: videaĵoj, raportoj, blogoj, libroj, forumoj
·    Tempa vidpunkto
o    iam ajn
o    pliprecizigo: dum lasta horo, tago, monato, konkreta periodo
·    Prezento
o    normala prezento
o    cirklo de informoj (en slovaka versio “mirakla rado”) – interrilatoj
·    Kadre de normala prezento montri:
o    bildojn el paĝo
o    pli multe da teksto
o    plurlingvajn

La servon Serĉebloj ni povas eluzi ĉefe dum serĉado, kiun oni nur tre malfacile esprimas per ŝlosilvortoj, ekz. “montri diskutojn pri Oscar en forumoj”. La servo utilas ankaŭ tiam, kiam uzanto volas esplori iun temon pli vaste, aŭ male – kiam oni volas plimallarĝigi rezultojn (ekzemplo: “montri tion, kio kutime rilatas al arkta urso”).

rimarko de tradukanto: mi provis montrigi la rezultojn helpe de pluraj lingvoversioj de Guglo-serĉilo. Montriĝis, ke ne ĉiuj unuopaj funkcioj aperas en ĉiu lingvo. Kaj en la Esperanta aperas ĝis nun nur vorto “interreto”.

aŭtoro Martin Noska
fonto: computerworld.cz
(mallongigita artikolo, tradukis Katjo)