Firefox superis sekvan gravan mejloŝtonon: 25%-an kvoton sur merkato

Publikigita Novembro 17, 2009 de Katjo

emblemo de

Laŭ informoj de kompanio NetApplication venkis libera gravan mejloŝtonon, kiun prezentas atingo de kvarona kvoto sur globala merkato de retumiloj.

Vince Vizzaccaro, plenuma vicprezidanto de kalifornia kompanio Net Application, okupiĝanta pri globala monitorado de interreto, konfirmis, ke la atingo kaj supero de limo 25% okazis dum la unua novembra semajno kaj nuntempe uzas ĉi tiun retfoliumilon ĉiu kvara persono, kio estas grandega sukceso. Vizzaccaro diras, ke li antaŭ kvin jaroj (kiam komencis) opiniis, ke sukceso estus ankaŭ 10%, tamen tiun limon superis jam en marto 2006.

Sed atingo de 25%-a kvoto ne estas tiom granda surprizo, ĉar jam oktobre ĝi moviĝis iomete super 24% kaj akiro de kvarona kvoto povas esti bela donaco por Mozilla okaze de kvina naskiĝtago de .

Asa Dotzler, komunuma kunordiganto de Mozilla, aldonas, ke antaŭ aperigo de 1.0 homoj el la projekto diris, ke necesas akiri almenaŭ 5%, sen tio ilia strebado estas sensenca. Post kiam jena celo estis atingita, Mozilla altigis la limon kaj kiam la kvoto proksimiĝis al 20%, konatiĝis laŭ Dotzler kun jam ĉiu, kiu sciis, kio estas . Ekzemple en Eŭropo estas tre populara kaj en iuj landoj estas ĝia kvoto pli ol 50%.

Sed lastatempe devas defii intensan konkurencon de Chrome, kiu koncentriĝas ĉefe pri tiuj uzantoj, kiuj forlasas Internet Explorer-on, kaj kaze ke Chrome kreskos same tiel rapide kiel ĝis nun, ĝi povus en marto 2010 atingi kvoton 5%, do je duonjaro pli frue ol Guglo planis. Sekva mejloŝtono estas por Guglo 10% en jaro 2011. Male, Opera el jena batalo iom post iom foriras, ĉar ĝia kvoto longtempe stagnas kaj grandan kreskon atingas nur en poŝtelefonoj. Safari kreskas ĉefe danke al altiĝo de populareco de Apple-komputiloj, kie ĝi estas defaŭlta .

Batalo de retfoliumiloj pri uzantoj estos en venontaj jaroj sufiĉe malfacila, ĉar tiuj uzantoj, kiuj interesiĝis pri elekto de , ofte jam sian favoraton havas. Ankaŭ ekzistas granda grupo, kiun problemo de tute ne interesas kaj firmaoj, kiuj preferas pro kongrueco retumilon Internet Explorer kaj tiujn oni nur malfacile konvinkos pri ŝanĝo. Iun moviĝon povas alporti Vindozo 7 kun eblo elekti retumilon laŭ plaĉo de uzanto, tamen pri pritakso de ĝia influo ni ankoraŭ devos atendi.

Martin Noska
fonto: computerworld.cz
(tradukis Katjo)

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

Unu komento por “Firefox superis sekvan gravan mejloŝtonon: 25%-an kvoton sur merkato”

  1. KuboF skribis:

    Post 4 jaroj ĉiu kvara homo interreta uzadas na Firefox.
    Pos 10 jaroj ĉiu deka homo interreta uzados na Firefox, do 10%. Kaj 10% estas sukceso laŭ Vizzaccaro :D

Enskribi komenton

*
Por pruvi, ke vi estas viva persono, ne spam-roboto, entajpu la sekurkodon, kiun vi vidas en la bildo. Alklaku ci tie por generi novan kodon.
Kontraŭspama bildo