Vindozo 7: Kiam ni finatendos la fontkodon de la instalilo?

Microsoft prokrastigas reeldonon de la instalilo por Vindozo 7, pro kiu oni la firmaon jam antaŭe kulpigis – pro malobeo de licencaj kondiĉoj.

Origine Microsoft eldonis ilon Windows 7 USB/DVD Download Tool (WUDT) jam oktobre, kiam ĝi ofertis la ilon al uzantoj kiel eblon transporti elŝutitajn ekzaktajn kopiojn (“bildojn”, el la angla disk image) de operaciumo Vindozo 7 al USB aŭ registri ilin sur DVD-n. Tamen antaŭ proksimume du semajnoj la firmao forviŝis ĝin el sia paĝaro, ĉar montriĝis, ke por WUDT estis uzita GPLv2-licenca kodo de malfermitkoda produkto Imagemaster.

“La firmao nun planas reeldoni WUDT iam dum kelkaj venontaj semajnoj,” diris Peter Galli, manaĝero de Microsoft Open Source Community.

Laŭ Rafael River, kiu venis kun la kulpigo, estis la problemo ĉefe en tio, ke Microsoft ne publikigis la fontkodon de la ilo por ĝia modifado tiamaniere, kiel ordonas licenco GNU (Ĝenerala Publika Licenco).

Malgraŭ tio, ke Microsoft poste konfesis la eluzon de la kodo, ĉefaj kulpantoj estas laŭ ĝi evoluistoj de tria flanko, kiuj por ĝi faris la ilon WUDT. Peter Galli tamen konfesis, de la kompanio devis la finan produkton pli bone kontrolatesti. Tiam li ankaŭ promesis, ke publikigo de la fontkodo kaj ŝalteblaj dosieroj de WUDT okazu ĵus fine de pasinta semajno laŭ kondiĉoj de la licenco GPLv2.

Jenan promeson tamen Microsoft ne sukcesis plenumi – pasintan vendredon oni anoncis, ke ankaŭ malgraŭ granda strebo oni ne sukcesos publikigi la kodon ĝis deklarita limdato (ĝis la 20-a de novembro). Laŭdire pro testado kaj allokigado. “Nia celo estas nun ublikigi la ilon en ĉiuj lingvoj dum kelkaj venontaj semajnoj,” diris Galli.

Filip Brůcha
fonto: computerworld.cz
(tradukis Katjo)