Laboro per interreto ŝanĝas nian cerbon

Tiel, kiel multaj homoj alkutimiĝis pasigi longajn horoj ĉe komputilo, multaj sciencistoj observas, kian influon tio havas sur nian cerbon. Elita amerika neŭrologiisto Gary Small asertas, ke laboro per interreto influas nian cerbon pli forte, ol ni pensas.

La neŭrologiisto Gary Small el Kalifornia Universitato en Los Angeles (UCLA) estas aŭtoro de la libro “iCerbo: kiel travivi teknikajn ŝanĝojn de nuntempa pensado”.

Li ĉerpas en la libro el siaj esploroj, kiuj montras, ke ĉiutaga interreta laboro havas sur niajn pensadon kaj konduton multe pli grandan influon, ol ni pensas. Tio koncernas ĉefe junajn homojn.

“Komputilo instruas nin pri pli rapida reago pri vidsens-impulsoj, plibonigo de multaj formoj de atenteco, pli rapida trarigardo kaj dissortimentado de multaj informoj.” (Gary Small, neŭrologiisto, Kalifornia Universitato)

Sed raportoj, kiuj koncernas interreton kaj laboron per komputilo ĝenerale, ne estas unusignifaj. Ekzemple ĝia troa uzado povas malplibonigi memorkapablon, kaŭzi sindromon de malbona atenteco, anksiecon aŭ eĉ depresion. Malgraŭ tio Small konsilas: Se vi ankoraŭ ne ekuzis komputilon, estas tempo eki.

Sciencistoj de UCLA eksciis, ke jam unu horo ĉe komputilo povas konsiderinde plibonigi manieron, kiel ni prilaboras informojn, eĉ ankaŭ ĉe homoj, kiuj estas ekde 55- ĝis 60-jaraj.

“Nia cerbo estas modifebla kaj niaj tagaj agoj aliformigas ĝin,” diris Small. “Uzado de komputilo instruas nin pri pli rapida reago pri vidsens-impulsoj, plibonigo de multaj formoj de atenteco, pli rapida trarigardo kaj dissortimentado de multaj informoj kaj samtempe plibonigas kapablon decidi, kiel gravaj ili estas.”

Sed kiel dum ĉiu agado, ankaŭ ĉi tie necesas zorgi pri ekvilibra stato. Kiam vi laboras tutan tagon per komputilo, certe vespere nek ludu komputilajn ludojn, nek eniru virtualan mondon, sed dediĉiĝu al kontaktoj kun homoj en reala mondo.

Michal Ač
fonto: pocitace.sme.sk
(tradukis Katjo)