Firefox superis sekvan gravan mejloŝtonon: 25%-an kvoton sur merkato

emblemo de Firefox

Laŭ informoj de kompanio NetApplication venkis libera retumilo Firefox gravan mejloŝtonon, kiun prezentas atingo de kvarona kvoto sur globala merkato de retumiloj.

Vince Vizzaccaro, plenuma vicprezidanto de kalifornia kompanio Net Application, okupiĝanta pri globala monitorado de interreto, konfirmis, ke la atingo kaj supero de limo 25% okazis dum la unua novembra semajno kaj nuntempe uzas ĉi tiun retfoliumilon ĉiu kvara persono, kio estas grandega sukceso. Vizzaccaro diras, ke li antaŭ kvin jaroj (kiam Firefox komencis) opiniis, ke sukceso estus ankaŭ 10%, tamen tiun limon superis Firefox jam en marto 2006.

Sed atingo de 25%-a kvoto ne estas tiom granda surprizo, ĉar jam oktobre ĝi moviĝis iomete super 24% kaj akiro de kvarona kvoto povas esti bela donaco por Mozilla okaze de kvina naskiĝtago de Firefox.

Asa Dotzler, komunuma kunordiganto de Mozilla, aldonas, ke antaŭ aperigo de Firefox 1.0 homoj el la projekto diris, ke necesas akiri almenaŭ 5%, sen tio ilia strebado estas sensenca. Post kiam jena celo estis atingita, Mozilla altigis la limon kaj kiam la kvoto proksimiĝis al 20%, konatiĝis laŭ Dotzler kun Firefox jam ĉiu, kiu sciis, kio estas retumilo. Ekzemple en Eŭropo estas Firefox tre populara kaj en iuj landoj estas ĝia kvoto pli ol 50%.

Sed lastatempe devas Firefox defii intensan konkurencon de retumilo Chrome, kiu koncentriĝas ĉefe pri tiuj uzantoj, kiuj forlasas Internet Explorer-on, kaj kaze ke Chrome kreskos same tiel rapide kiel ĝis nun, ĝi povus en marto 2010 atingi kvoton 5%, do je duonjaro pli frue ol Guglo planis. Sekva mejloŝtono estas por Guglo 10% en jaro 2011. Male, Opera el jena batalo iom post iom foriras, ĉar ĝia kvoto longtempe stagnas kaj grandan kreskon atingas nur en poŝtelefonoj. Safari kreskas ĉefe danke al altiĝo de populareco de Apple-komputiloj, kie ĝi estas defaŭlta retumilo.

Batalo de retfoliumiloj pri uzantoj estos en venontaj jaroj sufiĉe malfacila, ĉar tiuj uzantoj, kiuj interesiĝis pri elekto de retumilo, ofte jam sian favoraton havas. Ankaŭ ekzistas granda grupo, kiun problemo de retumilo tute ne interesas kaj firmaoj, kiuj preferas pro kongrueco retumilon Internet Explorer kaj tiujn oni nur malfacile konvinkos pri ŝanĝo. Iun moviĝon povas alporti Vindozo 7 kun eblo elekti retumilon laŭ plaĉo de uzanto, tamen pri pritakso de ĝia influo ni ankoraŭ devos atendi.

Martin Noska
fonto: computerworld.cz
(tradukis Katjo)

One thought on “Firefox superis sekvan gravan mejloŝtonon: 25%-an kvoton sur merkato

  1. Post 4 jaroj ĉiu kvara homo interreta uzadas na Firefox.
    Pos 10 jaroj ĉiu deka homo interreta uzados na Firefox, do 10%. Kaj 10% estas sukceso laŭ Vizzaccaro 😀

Comments are closed.