Domajnoj de le plej alta nivelo estos ankaŭ en aliaj alfabetoj ol en la latinskribo

emblemo de ICANN

Organizo ICANN (Internet Corporation for Assigned Names and Numbers – Interreta Korporacio por Asignado de Nomoj kaj Numeroj) anoncis la 30-an de oktobro 2009 agnoskon de reguloj ebligantajn IDN-domajnojn de la plej alta nivelo ankaŭ en aliaj alfabetoj, ne nur en latinskribo.

IDN-domajnoj (IDN – el la angla Internationalized Domain Names) estas domajnoj, en kiuj povas esti uzataj signoj de naciaj alfabetoj, do ekz. diakritaj signoj aŭ signoj de aliaj skribsistemoj ol de la latina.

Do ekzemple:

  • www.háčkyčárky.cz
  • www.даль.com
  • www.jürgen-böhm.de
  • www.茶.co.jp

Tamen, pri IDN-domajnoj rajtos peti dum t. n. plirapidigita proceso ekde la 16-a de novembro nur tiuj landoj, kiuj kiel oficialan alfabeton uzas alfabeton, kiu ne baziĝas sur la latina.

IDN-domajnoj de la plej alta nivelo ne plu devos esti nur mallongigoj de unuopaj landoj kiel nuntempe, ili povos esti ankaŭ tuta nomo de la lando aŭ parto de la lando-nomo.

Laŭ informoj de ICANN el la unua jarduono interesiĝon pri IDN-domajno de la plej alta nivelo esprimis 31 landoj kaj 5 landoj pretas ekuzi IDN-domajnon ju pli frue. Rusio kaj Bulgario volas uzi domajnon skribitan en azbuko, Irano en lingvo fársí, Sri-Lanko volas du IDN-domajnojn en lingvoj sinhala kaj tamila kaj Svedujo volas unu domajnon en la jida, kiu estas en Svedujo oficiala lingvo de unu minoritato.

Dum Rusio kaj Bulgario volas IDN-domajnon, kiu estu transliteracio de .rf kaj bg en la azbukon, aliaj tri landoj volas IDN-domajnon, kiu estos en koncernita lingvo tuta nomo de lando, do tradukite tio aspektus .irano, .svedujo kaj .srilanko.

Agnoskitaj reguloj finfine ne permesas peti pri IDN-domajno al tiuj landoj, kiuj uzas alfabeton baziĝantan sur la latina. Ekz. Slovakio fine de 2008, kiam oni ankoraŭ pripensis ankaŭ ĉi tiun eblon, la organizon ICANN oficiale sciigis, ke Slovakio pri IDN-domajno ne interesiĝas.

IDN-domajnoj de la dua kaj malpli alta nivelo estas kompreneble jam hodiaŭ uzataj en kelkaj landoj, tamen en landoj kun alfabeto baziĝanta sur la latina kun diakritaj signoj oni ne ekuzis ilin kaj ili nur malfaciligas DNS-sistemon. En la plej multaj landoj uzantaj latinskribon estas faka publiko tute kontraŭ ekuzo de IDN-domajnoj. Sed en Ĉeĥio plurfoje rifuzis ĝin ankaŭ laikoj. En lasta enketo eĉ 81% da organizoj kaj 66% da ordinaraj individuaj interret-uzantoj esprimis sin kontraŭ enkonduko de tiaj domajnoj.

fonto: dsl.sk, vikipedio