Guglo navigos senpage

Foto: navigadget.com

Dum veturo diktu al via poŝtelefono, kien vi volas veturi kaj ĝi navigos vin per voĉo al celo de la vojo. Guglo alirebligis senpage siajn navigadservojn, kiuj enhavas novan version de operaciumo Android.

Ne tro ĝojiga novaĵo por firmaoj, kies enspezoj venas de navigado.

Ĉu la firmao restos nur ĉe jena platformo, oni ankoraŭ ne scias. Evoluistoj de navigad-programoj tamen timas kaj motivitecon de iliaj zorgoj pruvas ankaŭ prezoj de iliaj akcioj sur kapitalaj merkatoj, kiuj sufiĉe malaltiĝis. Ĝis nun ili kutimis preni 70 eŭrojn, aŭ ili vendadis navigadon en formo de tempe limigita abonado.

Guglo ĝis nun ne estis por ili granda danĝero. En poŝtelefonoj kun retkonekto ĝi ja ofertis siajn vektorajn mapojn kun satelitaj fotoj de mondo, mankis tamen komforto kaj aldonaj funkcioj. Navigado ne havis voĉan eliron kaj ĝia uzebleco estis kompare kun komercaj produktaĵoj limigita.

La sistemo Android tamen ne estas limigita per platformo. Eblas eluzi ĝin ne nur en poŝtelefonoj, sed ankaŭ en inteligentaj aŭtoradioj, satelitaj navigiloj aŭ aliaj aparatoj, kiuj havas senĉesan aliron al interreto. Tie, kie necesas mapojn konservi en aparato, ankoraŭ ĉiam venkos tradiciaj produktantoj.

aŭtoro: Milan Gigel
fonto: pocitace.sme.sk
(tradukis: Katjo)