Multplatforma libera programo Game Editor por krei komputilajn ludojn

Por ĉiuj, kiuj scivolemas pri kreado de klasikaj “2D platludoj”, estas je dispono open source programo Game Editor. La programon oni uzas por kreado de 2D ludoj por personaj komputiloj kaj porteblaj aparatoj kun platformoj Windows, Linux, Pocket PC, Handheld PC, GP2X kaj smartfonoj surbaze de Windows Mobile. Je dispono estas open source solvo kadre de GPL v3, sed ankaŭ komerca versio kontraŭ 94,95 amerikaj dolaroj.

Avantaĝo de la programo estas tio, ke ne estas postulata kono de programadaj lingvoj. Kreado de ludoj okazas en grafika interfaco, kiu per menuo ebligas agordi parametrojn de figuroj kaj de luda medio. Uzantoj tamen devas scipovi laboron kun grafikaj programoj, por povi krei objektojn kaj figurojn de ludo. Pli detalan kaj trarigardeblan agordon de logiko de ludo ebligas facila kaj intuitiva skripta lingvo, kiun komprenu ankaŭ tiuj, kiuj ankoraŭ neniam programadis (la skripta lingvo estas montrita en aldonita videaĵo).

Kelkaj ludoj, kiujn eblas krei per Game Editor

Krom funkcioj por kreado de figuroj, difino de moviĝo, areoj, skriptoj kaj agordoj de ludoparametroj (grafikaj kaj sonagordoj, nomo de ludo, koloro de tapetoj kaj aliaj) ofertas Game Editor ankaŭ instrukciojn por laboro kun programo, ekde kreo de figuroj, enmeto de objektoj, teksto, tapeto ĝis difino de moviĝo. Por testi, ĉu ludoagordoj funkcias, estas uzata luda reĝimo (Game mode), kiu tuj startigos ludan reĝimon. En tiu eblas tuj testi, ĉu ŝanĝitaj agordoj bone funkcias (dua videaĵo). Finfine, Game Editor estas interesa ilo kaj samtempe instrukcio por akiri ekkonojn pri principoj de kreado de arkadludoj.

Laboro en programo – kolizio de ludanto kun alia objekto kaj ŝanĝo de pozicio de ludanto post la kolizio

La programo Game Editor elŝuteblas ĉi tie.

Matej Lednár

fonto: itnews.sk