Youtube morgaŭ vive elsendos koncerton de U2

Retpaĝo Youtube.com elsendos vive koncerton de irlanda muzikgrupo U2 el amerika urbo Pasadena. En kalifornia urbo ili prezentiĝos jam morgaŭ, dimanĉe la 25-an de oktobro 2009. La koncerton eblos spekti tamen nur en elektitaj 16 landoj. Por Youtube estos tio jam dua direkta elsendo el muzika aranĝo, kiam en aŭgusto elsendis ĉi tiu populara retpaĝo parton de amerika festivalo Outside Lands en San Francisco. La koncerto de U2 tamen estos la unua, kiu estos spektebla tuta.

La elektitaj landoj, en kiuj la koncerto estas spektebla:
Usono, Britio, Francio, Kanado, Italio, Hispanio, Japanio, Brazilo, Aŭstralio, Novzelando, Irlando, Meksikio, Hindio, Israelo, Sudkoreo, Nederlando

Fonto: itnews.sk, wired.com

One thought on “Youtube morgaŭ vive elsendos koncerton de U2

  1. Kompreneble, Slovakio denove mankas, kaj ankaŭ eĉ Ĉeĥio…
    Feliĉe, ke tiu grupo ne apartenas al miaj ŝatataj 😀

Comments are closed.