Aperis Vindozo 7, savo por Microsoft

Komputila mondo havas ekde hieraŭ novan version de operaciumo Vindozo.

Vindozo 7 aperas modeste
Vindozo 7 aperas modeste

Januaro 2007 kaj malfermo de vendado de Vindozo Vista. En Times Square en New York grimpistoj pendigas el ĉielskrapantoj kun granda ceremonio emblemon de Vindozo, trans stratoj veturas firmaaj busoj kun slogano „Vista? Wow!”.

De Danubo aperis artfajraĵo. „Wow,” ripetas Adela Banášová kun Pyco la sloganon de sistemo dum pompa prezento por ĵurnalistoj. Celo estas entuziasmigi homojn pro novaj funkcioj, kiujn nova sistemo alportas.

La 22-a de oktobro 2009. Microsoft aperigas en rekorda tempo novan operaciumon. Kialo? Trompiĝo kaj maliluziiĝo de uzantoj kaj grandega malsukceso de Vista. Kvar kvinonoj da uzantoj daŭre uzas malnovan Vindozon XP, kiu ĉi-dimanĉe festos la okan naskiĝtagon.

Modesta, kritiko laŭdas ĝin

Nun provis Microsoft ĉion per mala maniero: anstataŭ hardvare postulema estis konstruita simpla operaciumo. Produktantoj de hardvaro ricevis multe pli da tempo por testi ĝin. Por tuta jaro estis la sistemo senpage ofertita al publiko, por ke uzantoj helpu forigi erarojn.

Anstataŭ pompaj sloganoj rilatataj al novigado kaj teknologia miraklo estas slogano de Vidozo 7 modesta: “Via komputilo, nova simpleco.” “Nekredeble, kiom multe lernis Microsoft ekde sia lasta operaciumo,” diras Lance Ulanoff, ĉefredaktoro PC Magazine. “Verŝajne ili ne plu povis riski,” pensas li. Dua sensukcesa operaciumo iĝus por la firmao katastrofo. Analitikistoj tamen supozas, ke neniu katastrofo okazos. Plej multaj el ili konsideras Vindozon 7 kiel sukcesan. Ne pro novigado. Pro simpleco.

Ĉu ĝi iĝos sistemo, uzata de ĉiuj, kiel okazis ĉe XP? Malsukceso de Vista kaj tro malnova XP paradokse estas por Microsoft avantaĝo. Venis tempo por ŝanĝo kaj la ŝanĝon faros laŭ analitikistoj homoj mem. “Microsoft devas neniun konvinki pri aĉeto de Vindozo 7, la merkato konvinkos homojn pri aĉeto de nova komputilo,” diris por Seattle Post-Intelligencer Steve Kleynhans el agenturo Gartner.

Ne plu disvastigado de trendoj

Malgraŭ tio troviĝas Microsoft en ne tro facila situacio. EKde la lasta operaciumo la merkato ŝanĝiĝis: nombro de venditaj komputiloj malkreskas kaj aliaj platformoj estas por ĝi konkurenco: “set-top”, televidilo kun konekto al interreto, poŝtelefonoj, eĉ ludkonzoloj.

“Vindozo, kiel ni konis ĝin – operaciumo por komputiloj – ne plu vekas tiom da atento kiel antaŭe,” diris analitikisto Rob Enderle el Enderle Grouppre Chicago Tribune.
Ekde hieraŭ estas Vindozo vendata en ĉiuj novaj komputiloj, ĝia klasika skatola versio aperos venontsemajne.

Ĉefa novigo estas en simpleco

Ĉio, kio ĝenis nin en Vista, malaperis. Vindozo 7 funkcios ankaŭ en malpli forta komputilo, ankaŭ en tekokomputilo.

BRATISLAVA. Se starus Vindozo 7 kaj Vista unu apud la alia, por la unua rigardo oni ne trovus diferencon. Post la unua klako jam jes.

La plej grava novigo de nova sistemo de Microsoft estas paradokse ĝia simpleco: de hardvaraj postuloj, kiuj malaltiĝis kompare kun Vista, ĝis sistemaj agordoj, kiuj ne plu estas malfacile troveblaj kaj ŝanĝeglaj.

Ĉu lanĉi Vista en tekokomputilo? Ne eblas. Vindozo 7 estas tamen same rapida kiel malnova XP. En Vista senĉese aperadis la plej diversaj avertoj, Vindozo 7 aperigos nur elegantan flagon, kiu atentigas pri iu problemo. Grandajn problemojn kaŭzis al Microsoft ankaŭ hardvaraj peliloj, nun ĝi lernis el siaj eraroj – Vindozo 7 akceptas ankaŭ pelilojn por malpli novaj versioj de Vindozo. Ne plu “Windows Ready”-porteblaj komputiloj, en kiuj la sistemo finfine ne funkciis bone.

Simpla regado

“Taskbar” ekde nun kondutas simile al “dock” en Makintoŝo – anstataŭ elskribo troviĝas en ĝi nur bildsimboloj, alkroĉeblaj kaj moveblaj. Post montro per muso aperas bildetoj de ĝiaj fenestroj kun eblo direkte iri al ili.

En menuo Starto oni ne plu devas foliumi, oni simple klakas sur emblemon de Vindozo sur klavaro kaj tajpas du-tri unuajn literojn de nomo de programo. Tremigu fenestron kaj ĉiuj aliaj minimumiĝas. Ŝovu fenestron al rando kaj ĝi pligrandiĝos laŭ grandeco de ekrano. Jena regado ŝparas vian tempon kaj oni rapide alkutimiĝas al ĝi.

Tuŝekrano, televido

Nova Vindozo estas jam tute je dispono por tuŝ-aparatoj. Vindozo 7 Device Stage plifaciligas laboron per porteblaj aparatoj, direkte en sistemo troviĝas iloj por modifi fotojn kaj videaĵojn kaj por publiki ilin en interreto.

Aldoniĝis ankaŭ subteno de interreta televido, elŝutado de dosieroj inter ĉirkaŭaj komputiloj plisimpliĝis. Pere de PlayTo eblas sendi el komputilo videaĵon en televidilon aŭ sur ekranon de ludkonzolo sen ĝia alŝutado ien.

“La plej granda eraro de Vista estis verŝajne ĝia ena ekosistemo. Tiu ankoraŭ ne estis preta kaj tio estis sufiĉe doloriga,” pensas Steve Kleynhans, analitikisto de Gartner. “Nun oni sukcesis krei la ekosistemon.” Laŭ li la operaciumo rulas nun sen problemoj, ne tedas, simple funkcias.

En nova komputilo ankaŭ senpage

Ĉu vi volas finfine anstataŭigi vian Vista? Por malpli nova komputilo vi pagos iom, por tute nova komputilo tio eblas ankaŭ senpage.

BRATISLAVA. Komputiloj kun instalita sistemo Vindozo 7 estas vendataj ekde hieraŭ. Se vi volas aĉeti novan sistemon por malpli nova komputilo, vi atendu ankoraŭ ĝis la 31-a de oktobro. Ekde tiam Microsoft vendigos ankaŭ skatolan version.

Prezoj de nova operaciumo fluktuas ekde 200 €, kaze de tute nova operaciumo. Se vi aĉetas novan komputilon, la prezo estas jam kalkulita en prezo de tuta komputilo.

Kiom ĝi kostas

* Home Premium – 199,99 € (119,99 € ĉe transiro de Vista).
* Professional  – 309 € (285 € ĉe transiro de Vista).
* Ultimate – 319 € (299 € ĉe transiro de Vista).
* Se vi vian komputilon kun Vista aĉetis post 26-a de junio 2009, informiĝu pri kondiĉoj ĉe via vendisto.

Senpage aŭ kontraŭ minimuma kotizo rajtas havi Vindozon 7 ĉiuj uzantoj de Vista, kiuj aĉetis ĝin post la 26-a de junio 2009. “Oni informiĝu ĉe vendistoj,” diras Jankovičová. “Ekde fino de oktobro ĝis la dua de januaro estas je dispono oferto, laŭ kiu ĉiuj klientoj, kiuj aĉetas novan komputilon, povos aĉeti por malpli nova komputilo hejme novigon por Vindozo 7 kun 60-elcenta rabato,” diris ŝi.

Tomáš Ulej

fonto: pocitace.sme.sk
(artikolo estas malplilongigita)

2 thoughts on “Aperis Vindozo 7, savo por Microsoft

  1. En mia universitato (Masaryk en Brno, Ĉeĥio) ni havas eblon havi ĝin senpage, ankaŭ multajn aliajn produktaĵojn de Microsoft. Kelkaj miaj amikoj utiligis tiun ĉi eblon, mi prefere restas ĉe mia Kubuntu Linux…

Comments are closed.