Alia socia reto eblas

La plej populara rusia socia reto vKontakte (vK) iĝis internacia. Certe jam antaŭe eblis registri sin en ĝi el eksterlando, sed ekde ĉi-oktobro la reto estos reklamata internacie kiel plurlingva sistemo.
Elekto de lingvoj ĉe registriĝoIom simila al Facebook, vKontakte estas pli „facila“ por retumilo (laŭ mia sperto de ne tre fortika komputilo), enhavas malpli da reklamo. La ĉefa funkciaro estas certe pri amikumo: kiuj estas viaj amikoj, al kiaj renkontiĝoj ili iras (kaj ĉu vokas ankaŭ vin), multo estas farata por aktivigi grupan laboron — interalie, rusiaj E-kluboj kaj teamoj de E-eventoj aktive uzas vKontakte por siaj bezonoj.

Socia reto vK estas eble la plej granda mirinda sukceso de ruslingva Interreto: ĝi havas pli ol 40 milionojn da uzantoj kaj funkcias kiel la ĉefa aŭd-vida rethotelo por kelkaj grandaj landoj de eksa Sovetunio. Nur tri jarojn antaŭe vK startis kiel iniciato de kelkaj studentoj de la Peterburga Ŝtata Universitato, kaj lavange populariĝis.

vKontakte jam atingeblas en bona traduko al pli ol dek lingvoj, inter ili la movade gravaj hungara, ĉina, japana, pola, portugala kaj aliaj. Ekde la komenco, tiun ĉi socian reton distingis racia uzo (aŭ ĉu simple neuzo) de crowdsourcing (puŝo de laboro al amasoj de uzantoj). Tio tre pozitive influis la kvaliton.

Vi ne bezonas ŝanĝi vian preferatan socian reton favore al vK tuj aŭ iam, sed certe estas bona kromservo por uzi inter la aliaj. Cetere, vK ebligas senliman interŝanĝon (rememoru Ipernity kaj aliajn) de fotoj kaj filmetoj.

Jen ligo al registriĝo »»»

Post registriĝo nepre trovu la grupon „Esperanto parolata“ (uzu la serĉokampon en la supro de la interfaco) kaj aliĝu (ligilo dekstre sub emblemo). En tiu grupo vi jam nepre trovos multajn Esperantajn konatojn, aktivulojn de E@I kaj TEJO. Ĝis baldaŭaj belaj renkontoj!

One thought on “Alia socia reto eblas

  1. saluton!

    mi esperas, ke mia registriĝo funkciiis.

    amike,

    Claude

Comments are closed.