Ĉiuj en la mondo

Jes, certe tiu titolo de l’ kanto de Martin Wiese venis en mian kapon kiam mi unuafoje ekvidis tiun retpaĝaron. En ĝi temas pri relative grandegaj nombroj, fakte pri tutteraj nombroj.

La retpaĝaro www.worldometers.info, kun subtitolo “realtempaj mondstatistikoj” servas tute laŭnome. Ĝi enhavas statistikojn de multaj kampoj de intereso ekzemple monda loĝantaro, socio kaj amaskomunikiloj, vivmedio, ktp. Kelkaj faktoj estas tre malkvietigaj, ekzemple la tagoj ĝis la fina elĉerpigo de nafto, gaso kaj karbo, la energio el renovigeblaj kaj nerenovigeblaj fontoj, kaj precipe la nuntempa monda loĝantaro. Ĉe la paĝo pri loĝantaro estas ankaŭ grafeo de ĝi dum lastaj miljaroj, ege malkvietiga ĝi estas.

Retpaĝaro Worldometer

Trarigardu la paĝaron mem kaj verŝajne vi trovos multajn interesajn faktojn kaj statistikojn.

La paĝaro mem nun estas tradukita en 32 lingvojn, malfeliĉe Esperanto ne apartenas al ili. Se iu sufiĉe bone regas la lingvon ŝli povas kontakti administrantojn kun oferto traduki ĝin en Esperanton aŭ alilingven.