Nova E-retejo pri E-filmoj
Publikigita Junio 21, 2009 de petro666
www.filmoj.net - facila, sed trafa nomo por retejo, kies celo estas okupiĝi pri filmoj en Esperanto. La retejo estas projekto de REJM (Rusia Esperantista Junulara Movado), sub la gvido de Aleksander Osincev.
Jen kion diras la kreantoj mem pri la retejo:

“Vi trafis la blogon, kiu kolektas filmojn, originale kreitajn en Esperanto, filmojn subtekstigitajn kaj voĉigitajn en la lingvo internacia. Jam nun mi diras al vi, ke ni ne deliktas iujn aŭtorajn rajtojn kaj ni ne planas tion fari. Ĉiuj filmoj anoncataj ĉi tie estas reklamaj, certe estas tre konsilinde, ke vi aĉetu filmojn kaj spektu ilin kun niaj subtitoloj.
Nia celo estas utiligi Esperanton en ĉiutaga vivo, kreante la kulturon.”
Certe do bonveniga projekto, kiu espreble evoluos kaj la filmo-kulturo en Esperanto (ĉu teme pri originalaj aŭ subtekstigitaj filmoj) povos pliriĉiĝi danke al ĝi.
span.jajahWrapper { font-size:1em; color:#B11196; text-decoration:underline; } a.jajahLink { color:#000000; text-decoration:none; } span.jajahInLink:hover { background-color:#B11196; }










21a Junio 2009 je 11:09
Dankon, Petro, pro via artikolo,
ni esperas evoluigi la retejon kaj certe invitas la internacian komunumon al fruktodona kunlaboro.
Karaj, ni ŝatus fari la retejon vere internacia pro tio bv. kontribui per viaj subtekstoj, voĉigoj, komentoj, artikoloj, aktivado en la forumo de retejo http://filmoj.net.
Ĉar “la sola arto, kiu kunigas ĉiujn artojn estas filmo” (Garun Agaĉi)
13a Aŭgusto 2009 je 13:32
dankon pro la sciigo. en legosalono.blogspot.com mi aldonis ĝin al la listo de filmejoj, kiu jam enhavis:
subtekste.blogspot.com,
kinejo.blogsome.com,
farbskatol.net kaj jutjubo.
24a Septembro 2009 je 17:51
cyzilewaryv…
michelle estevez boracay scandal …