Por konvinki homojn kunagi

Multaj aferoj vere farindaj restas nefaritaj, ĉar mankas homoj por helpi:

  • Mi ŝatus vidi spektaklon en la lernejo de mia filo kaj pretus helpi pri la organizado, sed ŝajnas, ke neniu alia pensas pri tio.
  • Mi volus fari prelegon dum baldaŭa kongreso sed timas, ke neniu interesiĝus kaj mi ne havus aŭskultantojn.
  • Estus utile havi filmilon en nia klubo, sed ni bezonas kontribuon de almenaŭ 10 personoj por aĉeti ĝin.

Ekzistas multlingva retejo, kiu helpas al organizemaj homoj arigi subtenontojn antaŭ ol kune ekagi, kaj ĝi nomiĝas PromesoBanko. Per tiu servo, vi povas afiŝi “promeson” tian: “Mi promesas [fari ion] sed nur se [iu nombro da personoj] [faros ion por helpi].” Ekzemple:

Pro tiu retejo, nun ekzistas en Barato nova porinfana biblioteko; Palestina rifuĝinto nomita Ayman nun pasigas jaron en Svedio ĉe la Internacia Junulara Iniciativo-Programo; 20 ekzempleroj de 1984 estas senditaj al germana ministerio, kaj 645 ekzempleroj de The God Delusion estas senditaj al la brita parlamento; kaj multaj aliaj indaj agoj sukcese fariĝis.

Por ĉiu promeso, vi havas la eblecon presi speciale adaptitajn reklamfoliojn, kiujn vi povas disdoni por allogi subtenontojn. Ekzistas Facebook-aplikaĵo por la servo, per kiu oni povas krei kaj subskribi promesojn. Kaj se vi loĝas en Britio, vi povas eĉ subskribi promeson per SMS-mesaĝon de via poŝtelefono.

La servo ekzistas jam en 14 lingvoj, inkluzive Esperanton, kun du pliaj preparataj (la bulgara kaj la finna).

Do jen — ek al la kreo de via unua promeso!

PS Se eventuale vi ŝatus helpi prepari tradukon en via lingvo, skribu al team@pledgebank.com kaj mi tuj respondos!

span.jajahWrapper { font-size:1em; color:#B11196; text-decoration:underline; } a.jajahLink { color:#000000; text-decoration:none; } span.jajahInLink:hover { background-color:#B11196; }