Novaĵoj de Mozilla 1

Publikigita Marto 2, 2009 de KuboF

Saluton kaj bonvenon ĉe nova seriaĵo pri novaĵoj de . Mi ĉiumonate vin informos pri interesaĵoj, novaj projektoj kaj aliaĵoj rilataj al la firmao Corporation kaj ĝiaj idaj firmaoj.
La tuta unua parto estas dediĉita al novaĵoj en, ankoraŭ neeldonita, 3.1

Tiu ĉi serio da artikoloj pri estas eldonata en kunlaboro kun Pavel “JasnaPaka” Cvrček (de Ĉeĥujo), kiu en sia blogo skribas pri aktualaĵoj de kaj similaj temoj.

Proponoj ĉe tajpado en adresbreto

Estas normale ke kiam vi tajpas URL-on en adresbreton skribas proponojn por rilataj adresoj de la historio. Ekde 3 estas proponoj ŝargataj ne nur de la historio sed ankaŭ de la paĝosignoj. En 3.1 estos eblo difini de kie ŝargu proponojn. Do, se vi malŝatas proponojn de paĝosignoj vi facile povos malaktivigi ilin.

Sed oni povos difini tion ankaŭ per speciala signo en adresbreto.

Ago Signo
Serĉi en historio ^
Serĉi en paĝosignoj *
Serĉi en signoj +
Serĉi nur en titoloj #
Serĉi nur en URL-oj @

Gravas ke inter speciala signo kaj serĉata teksto estas interspaco. Ekzemple ĉeno # Komputeko serĉos vorton Komputeko nur en titoloj.

Butono por aldoni novan folion

Jam antaŭ longe programistoj aldonis al butonon por aldoni novan folion. Ĝi estis en la panelo de folioj tute dekstre. Nun ĝi moviĝis tuŝproksime al la lasta folio, simile al Internet Explorer 7. Kiam vi havas multajn taboj la butono ne kaŝiĝos sed restos videbla tute dekstre.

Plibonigita viŝado de privataj informoj

longe ebligis viŝi privatajn informojn (historio, kuketoj, pasvortoj, …) per klava mallongigo Ctrl+Shift+Del. En sekvan version oni aldonis eblon agordi longecon de historio, kiun vi volas viŝi. Ekzemple, se vi volas viŝi nur ĉiujn informojn ekde mateno do tio eblos.

Proponoj ĉe etikedoj

Ekde 3 oni povas aldoni al paĝosignoj etikedojn. Tia ĉi funkcio bonas por kategoriado de paĝosignoj. Sed se iu forgesis kiun etikedon li jam uzis por iu kategorio kaj duafoje uzos alian etikedon, li malhelpis al kategoriado. 3.1 alportos solvon. Proponoj (kiel en adresbreto) montros aliajn etikedojn kun samaj komencaj literoj. Do okazoj kiam vi havos multajn etikedojn por unu kategorio malplioftiĝos.

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

Enskribi komenton

*
Por pruvi, ke vi estas viva persono, ne spam-roboto, entajpu la sekurkodon, kiun vi vidas en la bildo. Alklaku ci tie por generi novan kodon.
Kontraŭspama bildo