Homaj rajtoj kaj Esperanto… kiel komputila ludo
Publikigita Marto 8, 2009 de Viliam
Vidinte la unuan duonon de la titolo, ĉu vi esperis je io serioza? Do, tio dependas je kiom serioze vi interesiĝas pri logikaj komputilaj ludoj.
La baza ideo estas simpla. Vi veturigas vagonaron tra fervojoj, kolektante vagonojn. Ĉiu nova vagono estas aldonita al la fino de la vagonaro, tiumaniere iom post iom plilongigata. Kaj komencas problemoj, ĉar ju pli longa estas la vagonaro, des pli atente vi devas ĝin veturigi, por ke ĝin ne karamboli kun si mem (feliĉe, aliaj karamboleblaj objektoj en la ludo ne ekzistas). Tamen, tiuj problemoj ne estas eviteblaj, ĉar la celo de la ludo estas kolekti ĉiujn vagonojn. Estas do bone ekde la komenco pripensi la lastajn movojn… kaj ne forgesi aŭ ne konfuzi ilin ludante. Tio ne estas problemo dum la komencaj niveloj – tie vi nur zorgu por ne fari simplan eraron – sed fariĝas nepra dum la postaj.
Krom vagonoj aperas sur la fervojoj ankaŭ kelkaj kolekteblaj aĵoj influantajn la ludmanieron, ekzeple plirapidigantaj vian vagonaron, aŭ malplilongigantaj la distancon inter unuopaj vagonoj.
Post ĉiu sukcese finigita nivelo montriĝas hazarda artikolo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Se vi sukcesos elekti la ĝustan numeron de artikolo, vi ricevos pluajn poentojn. Poste la ludo daŭrigas je la sekvanta nivelo.
Retpaĝo de ludo: http://ri-li.sourceforge.net/
Por elŝuti la ludon, klaku al supra ligilo „Download“ kaj trovu vian operaciumon. Subtenitaj estas Vindozo, Linukso, Mac OS X, kaj AmigaOS4.

Lokomotivo en la supra parto alproksimiĝas al katastrofo, se mi ne turnos la ruĝan sageton alidirekten.

Ĉu vi parkere scias la Deklaracion? Almenaŭ vi havos tempon por iom ripozi de la freneza veturado.

Komenca ekrano oferas la liston de lingvoj. Ĉu la internacia lingvo povus manki? Certe ne.











11a Marto 2009 je 10:02
Kaj kio estas rilato al homaj rajtoj (eĉ ŝerce) ?
Ĉu en la titolo de la ludo ?
11a Marto 2009 je 18:41
La ekzameno post ĉiu nivelo.
12a Marto 2009 je 13:15
Bona ideo kunigi ludado kaj lernado de homaj rajtoj
13a Marto 2009 je 16:09
Interesa kombino de amuzo kun “testado” pri scioj de UN-deklaracio - nepre ni pripensu ion similan por Esperanto (eble realigi “Trajnon Zamenhof irantan al UK - kolektante verdajn stelojn (au “denaskulojn” survoje
kaj post ĉiu sukcesa parto aperu unu ĉapitro de la Praga Manifesto?) Certe inspiriga maniero instrui kaj amuzigi samtempe.
16a Marto 2009 je 20:20
Petro: Via propon’ mem estas ege amuza kaj inspiriga samtempe. Sed kion ni volas, eble iu kreos tion…