Jaro 2019 laŭ Microsoft

Sian imagon pri la mondo post 10 jaroj – en 2019 decidis filme prezenti teamo de Microsoft Office Labs. Kunligu profesiulojn de “Hi-Tech” mondo kun la buĝeto de kinofilmo kaj vi ricevos vizion de estonteco, kiun certe kelkaj el ni jam ŝatus havi tuj :).

Esprimo "labortablo" ricevos baldaŭ sian veran signifon.
Esprimo "labortablo" ricevos baldaŭ sian veran signifon.

Video kun facila kaj trafa nomo “2019” malkaŝas bildon de ebla proksima estonteco kaj teknologioj, kiuj iom post iom eniru nian ĉiutagan vivon. La filmon prezentis dum lasta konferenco estro de merkata divizio de Microsoft  – Stephen Elop.

Certe kelkaj prezentitaj “mojosaĵoj” estos bonaj, utilaj helpiloj en ĉiutaga vivo en proksima estonteco. Ni do post 10 jaroj vidu, kio ĉio de la filmo realiĝos ĝis tiam kaj pri kio ni daŭre devos atendi kelkajn pliajn jarojn … Ĉiukaze aspektas kiel interesa estonteco. Ni nur esperu ke ĝi ne estos tuta sub licencoj de “Fenestroj” kaj tamen restos spaco por liberaj platformoj (kiuj laŭprognoze devus tamen kreski).

Kompletan, pli ol 5-minutan videaĵon vi povas rigardi ĉe la jena paĝo

Rim.: Rekomendindas ankaŭ tralego de rimarkoj – forumo sub la longa videaĵo – kelkaj estas sufiĉe spritaj kaj amuzaj – ekz. aserto ke se Vindozo realigus tian ĉi vizion, ĝi jam 2 jarojn pli frue ekzistus en Apple-versio. Aŭ konstato, ke Microsoft unue zorgu ke almenaŭ funkciu nunaj operaciumaj sistemoj ol zorgi pri fora estonto 🙂

3 thoughts on “Jaro 2019 laŭ Microsoft

  1. Kelkaj teknikaĵoj aspektas bone sed plejparton mi ne ŝatas. Ĝi aspektas ke Microsoft volas homojn apartigi de naturo kaj homan cerbon anstataŭigi per komputilo. Ĝi aspektas tiel malnature por mi, mi timas nur imagi ke mia vivo dependas je Windows 🙁

  2. Kaj malnaturecon de tiu ĉi videaĵo certe ekvidis ankaŭ en Microsoft ĉar je fino de dua video ili montris iomete da naturo kaj ili certe pensas ke je ni ĝi havos bonan efikon. Ke ni pensos ke ereto da naturo egalpezigos superregadon de komputiko. Se homaro tute fidos al komputiko ni ĉiuj amare bedaŭros…

  3. Tıo estus bona ıdeo, sed ĝı verŝajne ne ekzıstos je 2019. Kaj se ĉıo, kıo aperas en la vıdeo, estas en Vındozo, do Lınukso faros ĝın en 2016 aŭ plı frue.

    —Ilhuıtemoc δ

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.