Nova enketo pri influo de la reto fare de EU

Europa Komisiono lanchis enketon pri la influo de la reto kaj aliaj modernaj komunikiloj al la lingvo-lernado. En tiu enketo aperas la ebleco indiki, ke oni scipovas Esperanton. Oni povas krome mencii Esperanton ankau en kelkaj lokoj, kie eblas enmeti mallongajn tekstojn – prefere nur, se tio konvenas al la temo, kiun oni intencas komenti.

http://www.ea.gr/ep/survey/

Oni povas elekti inter pluraj respondolingvoj:
deutsch | greka | español | english | français | suomi

Oni bezonas ch. 10 ghis 15 minutojn. Shajne ghis nun ch. mil homoj partoprenis la enketon.

Eventuale multnombra partopreno de Esperanto-parolantoj kontribuos al la mencio de Esperanto en la fina raporto. Tio povus iom helpi al Esperanto, pri kies ekzisto, kulturo kaj launombra parolantaro shajne la EU-komisiono havas ghis nun nur tre nebulajn ideojn. Chiukaze estos supozeble bone por la studo, se partoprenos en ghi ankau homoj el multaj malsamaj landoj, kiuj estas relative spertaj pri lingvolernado. (En la enketilo cetere oni havas la eblecon indiki maksimume du lingvojn aldone al la
gepatra…)

Fonto: retmesagxo de Lu Wunsch-Rolshoven – EsperantoLand – 20081205

Vidu ankau la reagon de Katalin Kovats al la enketo en ipernity.