OpenOffice rapidiĝas

Publikigita Novembro 20, 2008 de slavik

Ruslingva blogo LifeHacker.ru rakontas pri la maniero rapidigi OpenOffice. Kvankam jam multaj homoj scias pri kiel bona senpaga alternativo de MS Office, tute ne ĉiuj aŭdis pri ekzisto de variaĵoj pro . Unu el la „forkoj“ nomiĝas Go-oo kaj celas kreon de pli rapida kaj pli efika OpenOffice.

Samtempe la teamo anoncas pri siaj specialaj valoroj (kreo de pli ) kaj anoncas sin „developer run meritocracy“ (~ programista meritokratio).

Ankoraŭ ne ekzistas Esperanta lingva pakaĵo por Go-oo, sed supozeble ĝi povus esti facile kreebla surbaze de tiu por OpenOffice. Subtenas la supozon ankaŭ la granda listo de la pretaj pakaĵoj, inter kiuj la lingvoj ĉina, finna, pola, rusa kaj aliaj.

Konatiĝi kun la projekto kaj eble instali ĝin en vian Vindozan aŭ Linuksan maŝinon eblas ĉe Go-oo.org.

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

Unu komento por “OpenOffice rapidiĝas”

  1. KuboF skribis:

    Krom alia la Go-oo (laŭ miaj infoj) komplete subtenas novan formaton Office OpenXML (uzata kiel defaŭlta formato en MS Office 2007. Sed mi esperas ke baldaŭ ankaŭ OOo similos.

Enskribi komenton