OpenOffice rapidiĝas

Ruslingva blogo LifeHacker.ru rakontas pri la maniero rapidigi OpenOffice. Kvankam jam multaj homoj scias pri OpenOffice kiel bona senpaga alternativo de MS Office, tute ne ĉiuj aŭdis pri ekzisto de variaĵoj pro OpenOffice. Unu el la „forkoj“ nomiĝas Go-oo kaj celas kreon de pli rapida kaj pli efika OpenOffice.

Samtempe la teamo anoncas pri siaj specialaj valoroj (kreo de pli libera programaro) kaj anoncas sin „developer run meritocracy“ (~ programista meritokratio).

Ankoraŭ ne ekzistas Esperanta lingva pakaĵo por Go-oo, sed supozeble ĝi povus esti facile kreebla surbaze de tiu por OpenOffice. Subtenas la supozon ankaŭ la granda listo de la pretaj pakaĵoj, inter kiuj la lingvoj ĉina, finna, pola, rusa kaj aliaj.

Konatiĝi kun la projekto kaj eble instali ĝin en vian Vindozan aŭ Linuksan maŝinon eblas ĉe Go-oo.org.

One thought on “OpenOffice rapidiĝas

  1. Krom alia la Go-oo (laŭ miaj infoj) komplete subtenas novan formaton Office OpenXML (uzata kiel defaŭlta formato en MS Office 2007. Sed mi esperas ke baldaŭ ankaŭ OOo similos.

Comments are closed.