Ne plu aperu spamo en via WordPress

Publikigita Oktobro 31, 2008 de slavik

Pli kaj pli da ricevas posedantoj de paĝaroj bazitaj sur la populara skriptaro WordPress. Ekzistas rimedoj kontraŭ komenta spamado, kiel aldonaĵo Akismet. Cetere, por funkciigi Akismeton bezonatas API-ŝlosilo, kiun lastatempe malfacilas akiri pro la problemoj de registriĝo ĉe .com; tiukaze vi povas reuzi API-kodon de alia blogo — la sama kodo povas aktivigi multajn Akismetojn.

Kontraŭspamaj rimedoj malbone funkcias, kiam spamas ne robotoj, sed vivaj personoj. Tiaj „profesiaj komentantoj“ plimultiĝis lastatempe. Iom helpi kontraŭ ili povas la ideo fermi siajn malnovajn enskribojn (statistike veras, ke la malnovaj noticoj ricevas malpli da publika atento kaj plej ofte estas komentataj spame).

Mi iom esploris la aferon kaj trovis -aldonaĵon por realigi la ideon: Comment Timeout fare de James McKay. La aldonaĵo ebligas kaj aŭtomatan „malnoviĝon“ de noticoj (kun malpermeso de komentado), kaj pli detalajn agordojn. Interalie, eblas dependigi „malnoviĝon“ al la kvanto de lasitaj komentoj (pli aktive komentata notico povas pli longe resti aktuala).

Laŭ statistiko de Akismet, 86% de ĉiuj komentoj estas . Ĉar Akismet parton de ne kaptas, la vera rilatumo estas eĉ pli granda.

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

Komentoj estas ŝlositaj.