Microsoft prezentas Vindozon versio 7

Publikigita Oktobro 28, 2008 de yves

Los-Anĝeleso - Microsoft ĉi-matene prezentis version 7 de sia operaciumo Vindozo (Windows). Tiu ĉi sistemo estas la posteulo de Vista kaj estas atendata ĝis 2010, tri jarojn post Vista. Teknike ne estas vere multaj ŝanĝoj, sed la uzantinterfaco jes ja draste ŝanĝiĝos.

Steven Sinofsky, “vicprezidanto de ” kun Julie Larson-Green demonstris la novan operaciumon dum prezento sur podio.

La taskopleto de 7 estas novigita. Restas nur bildsimboloj (piktogramoj) de aplikaĵoj, samkiel ĉe la Dock de Mac OS X. Se pluraj kadroj de sama programo estas malfermitaj, ne aldoniĝas pli da bildsimboloj, sed ili estas grupigitaj sub la sama simbolo.

Microsoft en versio 7 de sia operaciumo multe provis eviti “ĝenadon de la uzanto”. En Vista uzanto devas ofte alklaki kadretojn por agoj kiuj postulis ke vi estu administranto de la sistemo. Alia grava diferenco kun Vista estas ke fabrikantoj de programaro kaj aparataro nun pretigis iliajn produktojn por la nova versio de . Kiam Vista lanĉiĝis, kelkaj flankaparatoj ne funkciis kaj kelkajn programojn ne eblis uzi je la operaciumo.

Laŭ De Standaard.

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

Unu komento por “Microsoft prezentas Vindozon versio 7”

  1. KuboF skribis:

    “Kiam Vista lanĉiĝis, kelkaj flankaparatoj ne funkciis kaj kelkajn programojn ne eblis uzi je la operaciumo.” Mi pensas ke tio ne ŝanĝos je Windows 7

Enskribi komenton

*
Por pruvi, ke vi estas viva persono, ne spam-roboto, entajpu la sekurkodon, kiun vi vidas en la bildo. Alklaku ci tie por generi novan kodon.
Kontraŭspama bildo