Facebook ankaŭ en Esperanto!

Post la unua soci-reta servo Ipernity – kiu lanĉis sian retejon en Esperanto-versio jam relative frue post ĝia apero – nun aperas ankaŭ plua de tiuj ĉi servoj en nia lingvo – nome Facebook ekhavis ankaŭ Esperantan interfacon. La projekto lanĉis ĝenerale plurlingvigon de la retejo kaj dum kelka tempo eblis ricevi proponon por kuntraduko de la servo al sia lingvo. Eblas aliĝi al la tradukskipo por ev. plibonigi E-version ĉi tie.

Facebook kun E-lingva interfaco
Facebook kun E-lingva interfaco

La sociaj retoj – ĉefe tiu de Ipernity, parte pro sia E-versio, parte pro utilaj kaj facile uzeblaj servoj – iĝis furoraj en E-medio. Verŝajne dua plej uzata de ili far E-istoj estas Facebook, kiu nun do same haveblas en Esperanto. Se vi do emas ŝanĝi vian ĝisnunan lingvon al la verda, eblas fari tion tute sube maldekstre de la retejo.

Se vi mem ekscios pri pluaj novaj retejoj, traduka/i/o-taj al Esperanto, sciigu nin, skribu en la forumo ĉi tie.

PS: post la unua komento mi aldonas:  jes, efektive tio veras, en la suba listo ankoraŭ ne aperas Esperanto kiel libere elektebla lingvo (verŝajne ne estas ankoraŭ 100% tradukita ĉio necesa). Sed se oni alklakas la traduk-paĝon oni venas al paĝo, en kiu eblas elekti lingvon en dekstra menuo, vidu la bildon sube. Post tio jam Esperanto estas ankaŭ ene de lingvoj elekteblaj en suba menuo por la paĝaro.

Elekteblo de Esperanto (tradukejo de Facebook)
Elekteblo de Esperanto (tradukejo de Facebook)

4 thoughts on “Facebook ankaŭ en Esperanto!

  1. Mi ĵus provis ŝanĝi la lingvon ĉe mia Facebook-konto al Esperanto, sed ĝi efektive ankoraŭ ne aperas en la listo de elekteblaj lingvoj.

  2. Mi scias, ke oni umas pri tradukado de vKontakte.ru, la plej populara ruslingva socia reto, kiu lastatempe enkondukas diverslingvajn versiojn (jam plenfunkcias la ukraina minimume).
    Mi ne certas, kiel la afero finiĝis (ekstagnis, tre probable, kiel ofte pri esperantaĵoj).

  3. Reage al unua komento – bv. legi aldonaĵon al la artikolo, kiu klarigas kiel eblas E-igi vian Facebook.

Comments are closed.