Imitilo CrossOver hodiaŭ senpage

Kiel informis retpaĝar’ Marxrumors.com hodiaŭ haveblas imitilo CrossOver senpage. CrossOver, bazita je senpaga Wine kaj plibonigita por specialaj aplikaĵoj kaj iliaj grupoj, ebligas lanĉi programojn por Windows en operaciumoj Linux kaj MacOS X. Normale ĉi imitilo kostas ĉirkaŭ $39.95.

Registroŝlosilon oni povas akiri je ĉi provizora paĝo. Oferto validas nur hodiaŭ (28-a de oktobro 2008) kaj oni bezonas konfirmi registroŝlosilon ĝis 48 horoj.