Esperantaj klavaroj por Mac OSX

En Mac OSX mi instalis klavar-pelilon, kiu ĉapeligas dum mi tajpas ikse – tion mi opinias la plej oportuna aranĝo por rapida tajpado de Esperanto. Eblas preni la klavaron ĉi tie:

http://www.kniivila.net/tenejo/ESF-klavaro.zip

ESF estu interpretata kiel Esperanta-Sveda-Finna, ne kiel “Esperantic Studies Foundation”. Kiel oni povas kompreni laŭ la nomo, ĝi estas bazita sur la finna-sveda klavaro, kiu enhavas la literojn ÅÄÖ sur apartaj klavoj dekstre de L.

Estas facile instali la klavaron, metante la du dosierojn de la zip-arkivo en

/Users/uzulnomo/Library/Keyboard Layouts

(Unu el la dosieroj estas la klavar-aranĝo, la alia estas la bildeto kiu identigas la klavaron.)

Poste oni elektu la klavaron, metante krucon apud ĝi en

sistemagordoj -> internacie -> enigaj elektoj

Post tio, eblos ŝalti inter la diversaj klavar-aranĝoj per pomo-alt-spacoklavo. Mi havas tri – unu ordinaran sved-finnan, alian kun la iksoĉapela konvertado, kaj unu rusan. La iksoĉapelan klavaron mi uzas principe nur por esperanta tajpado, ĉar la fakto ke cghjsu estas mortaj klavoj foje povas kaŭzi problemojn. Precipe ĝena tio estas ĉe tajpado de ŝlosilvortoj, kiam oni ne vidas kio rezultas…

Cetere, eĉ la “vastigita finna” unikoda klavaro, liverata kun Mac kaj sammaniere elektebla en la sistemagordoj, elskatole taŭgas por tajpi esperante, sed la tajpado tiel ne estas sufiĉe oportuna por miaj celoj. Necesas premi unue alt+MAJ+^ por ĉapelitaj literoj, do necesas kvar klavopremoj por unu litero. Por ŭ oni premas alt+y, kaj poste u, same iom neoportune, sed ja eblas, se oni ne ofte bezonas tajpi ĉapelite.

Por tajpi Esperanton bone funkcias ankaŭ la “vastigita norvega” klavaro. Bonan version de tiu klavaro eblas preni en la retejo de Jardar:

http://jardar.nvg.org/mac/tastatur/index.html

La iksan klavaron faris en 2004 laŭ mia peto Doug Witscher, kiu jam pli frue disponigis diversajn esperantajn klavarojn por Mac en la retejo

http://www.options4.com/

Tamen tiu retejo ne plu ŝajnas enhavi ion ajn, kaj mi ne sukcesis kontakti Doug Witscher. Jen ĉiukaze unu plia variaĵo de esperanta klavaro:

http://www.kniivila.net/tenejo/EoSkand.zip

Ĝi estas same bazita sur la finna-sveda klavaro, sed ne uzas la iksometodon por tajpado.

PS: Montriĝas, ke la nefunkcio de la retejo de Doug Witscher estis portempa afero. Nun la retejo denove funkcias, kaj kelkaj esperantaj klavar-aranĝoj elŝuteblas ĉi tie:

http://www.options4.com/options/software/

4 thoughts on “Esperantaj klavaroj por Mac OSX

  1. Mi tre ŝatas la klavaron, ĉar ĝi efektive ebligas min tajpi Esperante multe pli rapide ol kiam mi devas premi plurajn klavojn.

    Mi havas 2 rimarkojn/demandojn:
    1) necesas re-ensaluti en OS X antaŭ ol vi povas elekti la ĵus instalitan klavaron ĉe sistemagordoj
    2) se temas pri ne-sveda/ne-finna fizika klavaro, via klavaro nur taŭgas por tajpi tekston, ne taŭgas por aliaj signoj kiel (,),{,},-,ktp. Ĉu vi povus klarigi al mi kiel mi povas krei similan klavaron por mia klavaro (internacia QWERTY)?

  2. Pri mia 2a rimarko: mi jam scias kiel adapti la supran ESF klavaron al mia situacio.
    Tio estas sufiĉe facile farebla per la programo ‘Ukelele’ (senpaga, havas klaran grafikan interfacon).

  3. Jes, efektive oni devas elsaluti kaj ensaluti en Mac OSX por ke la ŝanĝoj pri klavar-aranĝo efiku.

    Mi mem ne provis Ukelele, sed mi aŭdis, ke ĝi estas oportuna. Eble oni povos ĉi tie en la blogo disponigi diversajn variaĵojn de klavaroj, ĉar efektive finna-sveda klavaro ne ĉiurilate taŭgas al tiuj, kiuj kutimas tajpi per alia klavaro. Precipe maloportuna povas esti la situo de kelkaj literoj por tiuj, kiuj kutimas anstatau QWERTY-klavaro uzi variaĵon, kies unuaj ses alfabetaj klavoj estas AZERTY. (La ordinara variaĵo en franclingvujo.)

Comments are closed.